Lambeosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lambeosaŭro
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Familio: Hadrosaŭredoj Hadrosauridae
Subfamilio: Lambeosaŭrenoj Lambeosaurinae
Genro: Lambeosaŭro Lambeosaurus
Parks, 1923
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lambeosaŭro (Lambeosaurus = "lacerto de Lambe") estas genro de hadrosaŭredoj vivintaj dum la malfrua kretaceo de Nordameriko. Ĉi tiu dupieda/kvarpieda, herbovora dinosaŭro estas konata pro sia kava kresto, kiu en la plej bone konataj specioj similas hakilon. Oni jam identigis plurajn eblaj speciojn, de Alberto (Kanado), Montano (Usono), kaj Kalifornia Duoninsulo (Meksiko), sed ĝis nun bone konataj estas la du kanadaj specioj. Oni nun pensas ke la diferencoj inter la trovitaj kranioj de la tipo-specio L. lambei indikas diferencojn de aĝo kaj sekso, kvankam oni iam opiniis ke reprezentiĝas pluraj specioj. La meksika specio, L. laticaudus, estis unu el la plej longaj ornitiskioj, ĉ. 15 metrojn longa, sed la aliaj specioj estis de pli modesta grandeco.