Lambretta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lambretta de 1966.

Lambretta estis linio de skoteroj produktitaj en Milano (Italio) ekde finaj 1940-aj jaroj fare de la kompanio Innocenti. Tiuj skoteroj estis disvolvigitaj de Ferdinando Innocenti, kiu enkondukis ilin en la merkato en 1946 por konkurenci kun la skoteroj Vespa de Piaggio. Oni fabrikis ilin ĝis 1971 kiam finiĝis la produktado en Italio, sed pluis en Hispanio fare de Lambretta Locomociones S.A. kaj en Barato fare de Scooters India Limited (SIL)). La nomo devenas de tiu de malgranda rivero, nome Lambro (ĉe Milano), proksime de la fabriko.

La «lambretta» estis fabrikita ankaŭ de Fenwick en Francio, NSU en Germanio, Serveta en Hispanio, API en Barato, Yulon en Tajvano, Pasco en Brazilo, Auteco en Kolombio kaj Siambretta en Argentino. Kun Vespa, ĝia eterna rivalo, ĝi estis ikono de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kiam ĝi estis adoptita en Unuiĝinta Reĝlando fare de la junularkulturo de la mod-movado.