Lanĉulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lanĉulo liveranta pilkon al batanto.
(P, pitcher en la angla) estas la posteno de la Lanĉulo.

Lanĉulo, [1] estas la iniciatanto de ludo en la basbala sporto, kiu determinas la ritmon de ludado. Rara en sia rolo pozicia kompare al aliaj sportaj roluloj, la lanĉulo estas defendanto kiu ekaktivigas la ludadon.

De la lanĉula holmo, la lanĉulo interkonsentas kun la ricevulo per sekretaj mangestoj pri kiaspeca kaj loka estos la ĵeto, per kiuj li provos retiri la batanton. La celo por la lanĉulo estas, ke li ĵetu la pilkon tiel, ke la batanto ne sukcese aŭ kuras ĝis bazo antaŭ retiro aŭ kuras ĝis la kvara bazo nome "hejmo"; atingo de tiu bazon, nome hejmo, aldonas unu poenton por la batanta teamo. Po unu batanto, por kaj tri misĵetoj, kaj du misbatoj. Misĵeto okazas kiam la pilko nek transpasis la tridimensian spacon de "hejmo", apud kie staras la batanto, inter ties genuoj kaj brusto (t.e. la "frapzono"), nek estas alsvingata de la batanto. Misbato okazas kiam la pilko aŭ transpasis la frapzonon aŭ la batanto ne batas la pilkon en la ortan spacon bisekcita per la trajektorio de la ĵeto. Ĉe la kvara misĵeto, aŭ se la batanto estiĝas frapita de la pilko mem, la batanto rajtas la unuan bazon. Ĉe la tria misbato, ne inkluzive ekster-ortospacaj batoj, la batanto estas eltirata. Aliajn manierojn de eltiroj oni trovu ĉe la ĉefartikolo pri basbalo. Post tri eltiroj, la lanĉulo retiras la duonon de la "iningo", aux batvico.

Malsame al aliaj roluloj, la lanĉulo ne necese ludas dum la kompleta ludo. Ofte estas unua lanĉulo por komenci la ludon ĝis malsukceso aŭ la mezo de la ludo, dua por "preti" la finon, kaj tria lanĉulo, nomita la fermulo, kiu estas specialisto por la fina batvico. Tiam, okazas, ke lanĉulo estas ŝanĝite specife pro la batanto mem. Tamen, kiam lanĉulo estas anstataŭita, li ne rajtas reludi ĝis la venonta ludo, sed apenaŭ iam lanĉulo ludas en du sekvaj ludoj krom la fermulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]