Lana Turner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lana Turner
Persona informo
Lana Turner
Naskonomo Julia Jean Mildred Frances Turner
Naskiĝo 8-an de februaro 1921 (1921-02-08)
en Wallace
Morto 29-an de junio 1995 (1995-06-29) (74-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Kalifornio vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Hollywood High School vd
Familio
Patro John Virgil Turner vd
Patrino Mildred Frances Cowan vd
Edz(in)o Artie Shaw • Joseph Stephen Crane • Joseph Stephen Crane • Henry J. Topping Jr. • Lex Barker • nekonata valoro • nekonata valoro • Ronald Pellar vd
Infanoj Cheryl Crane vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • modelo vd
Aktiva dum 1937–1991 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lana TURNER ([ˈ|l|ɑː|n|ə] aŭ [LAH|nə]; Turner prononcis sian personan nomon [LAH|nə],[1][2] kaj asertis, ke malplaĉas al ŝi alterniva prononco [LAN|ə]] ([ˈ|l|æ|n|ə]). En intervjuo de 1982, Joan Rivers demandis al Turner kiel ŝi preferis prononci ŝian nomon, kaj ŝi ŝercis: "Bonvolu, se vi diras 'Lan-ah', mi primokos vin."[3] denaske Julia Jean Turner; 8a de Februaro, 1921 - 29a de Junio, 1995) estis usona aktorino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de sia preskaŭ 50-jara kariero, ŝi atingis famon kiel kaj pin-up model kaj filmaktorino, same kiel pro sia tre distrumopetita privata vivo. Meze de la 1940-aj jaroj, ŝi estis unu el la plej alte pagitaj aktorinoj en Usono, kaj unu el la plej grandaj stelulinoj de Metro-Goldwyn-Mayer (MGM), kaj ŝiaj filmoj havigis pli ol 50 milionoj da dolaroj por la studi dum sia 18-jara kontrakto kun ili. Turner estas ofte citita kiel ikono de popola kulturo de holivuda allogo kaj kina legendo de la klasika kinarto de Holivudo.[4]

Naskiĝinta el gepatroj de laborista klaso en norda Idaho, Turner pasigis sian infanaĝon tie antaŭ lia familio translokiĝis al San-Francisko. En 1936, kiam Turner estis 15-jaraĝa, ŝi estis malkovrita aĉetante en Holivudo. Estante 16-jaraĝa, ŝi subskribis personan kontrakton ĉe Warner Bros. Reĝisoro Mervyn LeRoy, kiu kunportis ŝin kiam li transiris al MGM en 1938. Ŝi tuj altiris atenton ludante rolon de murdoviktimo en ŝia kindebuto, nome filmo de LeRoy They Won't Forget (1937), kaj ŝi poste translokiĝis al duarangaj roloj, ofte aperante kiel "naivulino".

Turner en 1943.

Dum la komenco de la 1940-aj jaroj, Turner establis sin kiel ĉefaktorino kaj unu al la pintaj stelulinoj de MGM, aperanta en filmoj kiaj la nigra filmo Johnny Eager (1941); la muzikalo Ziegfeld Girl (1941); la hororfilmo Dr. Jekyll and Mr. Hyde (1941); kaj la amafera militdramo Somewhere I'll Find You (1942), unu el kelkaj filmoj en kiuj ŝi stelulis ĉe Clark Gable. La reputacio de Truner kiel alloga femme fatale estis plibonigita per sia laŭdita ludado en sia nigra The Postman Always Rings Twice (1946), rolo kiu establis ŝin kiel serioza drama aktorino. Ŝia populareco pluis tra la 1950-aj jaroj en dramoj kiel The Bad and the Beautiful (1952) kaj Peyton Place (1957), el kiuj pro la lasta ŝi estis nomumita por Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Aktorino.

Intensa amaskomunikila distrumpetado ĉirkaŭis la aktorinon en 1958 kiam sia adoleska filino Cheryl Crane ponardis la amanton de Turner nome Johnny Stompanato ĝismorte en ilia hejmo dum familia luktado. Ŝia sekva filmo, Imitation of Life (1959), rezultis unu el la plej grandaj komercaj sukcesoj de ŝia kariero, kaj ŝia ĉefrolo en Madame X (1966) havigis al ŝi Premion David di Donatello al la Plej Bonkvalita Eksterlanda Aktorino. Turner pasigis plej grandan parton el la 1970-aj jaroj en duon-retiriĝo, kaj faris sian finan filmaperon en 1980. En 1982, ŝi akceptis tre publikan kaj enspezigan kontinuan gastrolon en la televidserio Falcon Crest, kio havigis al la serio elstaran notindecon. En 1992, Turner ricevis diagnozon de gorĝo-kancero kaj mortis pro tiu malsano tri jarojn poste estante 74-jaraĝa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Basinger 1976, p. 24.
  2. Busch 1940, p. 65.
  3. Turner, Lana (28a de Septembro, 1982). "Joan Rivers interviews Lana Turner". The Tonight Show (Interview). Intervjuita de Joan Rivers. NBC.
  4. Fields 2007, p. 109.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Basinger, Jeanine (1976). Lana Turner. New York: Pyramid Publications. ISBN 978-0-515-04194-1.
  • Busch, Niven (23a de Decembro, 1940). "Lana Turner". Life. Vol. 9, no. 26. Time, Inc. pp. 62–65. ISSN 0024-3019 – via Google Books.
  • Fields, Jill (2007). An Intimate Affair: Women, Lingerie, and Sexuality. Los Angeles: University of California Press. ISBN 978-0-520-22369-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]