Lanave

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lanave
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 0° 24′ U (mapo)42.418007-0.39426700000001Koordinatoj: 42° 25′ N, 0° 24′ U (mapo) [+]
Lanave (Provinco Ŭesko)
Lanave (Provinco Ŭesko)
DEC
Lanave
Lanave
Situo de Lanave
Lanave (Hispanio)
Lanave (Hispanio)
DEC
Lanave
Lanave
Situo de Lanave

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lanave [+]
vdr

Lanave [laNAbe] (aragone A Nau) estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Lanave estas en la suda valo Guarguera iom norde de la rivero Guarga alirebla el la aŭtoŝoseo A-23 apud la rivero Guarga. Dum jaroj ne estis alirejo el Sabiñánigo laŭ la nacia ŝoseo N-330, kaj en 2001, al deputito José Antonio Labordeta de Chunta Aragonesista, plendis pro tio en la Congreso de los Diputados,[1] kaj la registaro malakceptis sovi la problemon.[2]​ Tio ne solviĝis ĝis la konstruo de la aŭtoŝoseo A-23 Autovía Mudéjar, preskaŭ du dek jarojn poste.

La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Proksime estas domaro Castillo de Lerés.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Lanave suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj). En la fino de la 1970-aj jaroj la loko senhomiĝis, sed poste venis novaj loĝantoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Lanave oni malaltiĝis el 22 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj nur du loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas naturaj lokoj, panbakejo kaj montopasejo kaj rigardejo Monrepós.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Portella, Mercedes (20a de aprilo 2001).«Labordeta solicita al ministro Alvarez Cascos información sobre la carretera de Lanave». Arkivigite je 2023-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Diario del Alto Aragón. Konsultita la 16an de marto 2023.
  2. Portella, Mercedes (21a de junio 2001). «El Gobierno informa sobre la imposibilidad de variar las señales del acceso a Lanave». Arkivigite je 2023-03-16 per la retarkivo Wayback Machine Diario del Alto Aragón. Konsultita la 16an de marto 2023.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]