Lancelot Hogben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lancelot Hogben
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1895 (1895-12-09)
en Portsmouth
Morto 22-an de aŭgusto 1975 (1975-08-22) (79-jaraĝa)
en Wrexham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Trinity College • Woodside High School
Familio
Edz(in)o Enid Charles
Okupo
Okupo matematikisto • genetikisto • statistikisto • zoologoverkistolingvisto
vdr

Lancelot HOGBEN (naskita la 9-an de decembro 1895 en Southsea; mortinta la 22-an de aŭgusto 1975 en Wrexham) estis brita lingvokreinto.

Li ekstudis en Trinity College, Cambridge, en 1912. Li fariĝis biologo kaj estis profesoro en Sudafriko, Usono, Londono kaj Aberdeen. Li estis edzo de Enid Charles, konata statistikistino, kaj havis kvar gefilojn.

Li multe vojaĝis kaj vizitis eĉ Japanion. Li estis aŭtoro de grava verko de scienca divastigado, Science for the Citizen (Scienco por la Civitano), kaj multaj eseoj pri edukado, nome "Dangerous Thoughts" (Danĝeraj pensoj). Pliaj gravaj kaj sufiĉe popularaj verkoj liaplumaj estis Mathematics for the Million (Matematiko por Milionoj) kaj, kunaŭtore, The Loom of Language (La Teksiĝo de Lingvo).

Li kreis la planlingvon Intergloso en 1943. Ĉar tiu ĉi lingvoprojekto de sukcesis, li lasis ĝin en 1963 kaj anstataŭe proponis alian projekton, Esenca Monda Angla, bazita sur Basic English.