Lancetado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Permana lancetado en mueo de Kebekio.

Lancetado (angle: bobbin lace, germane: Klöppeln) estas maniero de kunigado de pli granda nombro (3-800) fadenoj per reciproka rekrucigado kaj tordigado. La lancetado estas farata kiel permana laboro aŭ en specialaj maŝinoj, kies celo estas produkto de plata travidebla tekstilo - punto.

Post la apero de maŝino tiukadre, lancetado iĝis hobio pli ol plena metio, kies sekvantoj ankoraŭ kunvenas periode en lokoj kiel Devonshire (Anglio) kaj la Kantono Orange (Kalifornio) (Usono). En eŭropaj lokoj kie punto estis iam grava industrio, speciale en Belgio, Anglio, Hispanio kaj Francio, lancetistinoj ankoraŭ instruas sian arton kaj vendas siajn varojn, kvankam la klientaro jam ne estas la sama, el riĉa nobelaro oni iris al scivolema turisto.