Landaj asocioj de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Landa asocio de UEA)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Landaj asocioj: ligitaj al UEA (verde), nur al TEJO (blue), nek ligita al UEA nek al TEJO (helblue)

Landa Asocio en la Esperanto-movado estas organizaĵo kiu kunigas la esperantistojn en unu lando.

Ekde 1934, Landa Asocio povas aliĝi al UEA, aligante siajn membrojn kiel aligitajn membrojn de UEA. UEA havis ĉirkaŭ sesdek aliĝintajn landajn asociojn. Apud tiuj ĉi aliĝintaj Landaj Asocioj ekzistas aliaj - nealiĝintaj - Landaj Asocioj ekster UEA. Ili kutime ne havas sufiĉe da membroj por aliĝi.

Principe UEA volas akcepti nur unu Landan Asocion el unu regno, sed en la estinteco oni plurfoje faris esceptojn. Tio povis havi aŭ etnajn kaŭzojn, aŭ okazis pro alia malunueco de la organizita movado en unu lando (ekz. estas la brazila movado), kiu, dum multaj jaroj havis tri landajn asociojn pro administrativaj kvereloj).

En 2013 UEA havas 71 aliĝintajn landajn asociojn.

Organizformo[redakti | redakti fonton]

Landa Asocio devas esti, laŭ la Statuto de UEA, "laŭorde organizita". Kutime Landa Asocio, ĉu aliĝinta aŭ ne, estas organizita kiel nekomerca unuiĝo de homoj aŭ de suborganizaĵoj. Ekzemple, Esperanto Nederland estas societo de individuoj, dum Belga Esperanto-Federacio konsistas el regionaj asocioj (flandra, brusela, franclingva). Iam ekzistis en UEA Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Brazilo, kaj tiu Landa Asocio do ne estis nekomerca membro-organizo sed komerca. Pli problema povas esti asocio kun nesufiĉa memstareco, ekz. la Esperanto-Asocio de GDR estis nur parto de la ŝtat-proksima amasorganizaĵo Kulturligo de GDR.

Listo de aktualaj landaj asocioj de UEA[redakti | redakti fonton]

Grafiko pri la proksimuma nombro de Landaj Asocioj de UEA inter 1948 kaj 2013. Bv. konscii, ke la datuma bazo (ĉi tiu vikipedia artikolo pri la LA-oj de UEA) estas iom nefidinda; la nombroj por unuopaj jaroj povas esti iomete aliaj.

Afriko[redakti | redakti fonton]

Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio[redakti | redakti fonton]

Azio[redakti | redakti fonton]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Listo de eksaj Landaj Asocioj de UEA[redakti | redakti fonton]

Historio de la aliĝoj[redakti | redakti fonton]

Naciaj societoj en Ko-Ro 1922-1932[redakti | redakti fonton]

En la Helsinki-sistemo eblis aliĝi al Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj. Dum la kunsido de ICK, UEA kaj Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj en Prago, 16an kaj 17an de aprilo 1927, ĉeestis la reprezentantoj de: Aŭstria Esperanto-Delegitaro, Belga Ligo Esperantista, Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio, Centra Dana Esperantista Ligo, Danziga Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio, Franca Societo por la Propagando de Esperanto, Hungarlanda Esperanto-Societo, Nederlanda Societo Esperantista "LEEN", Pola Esperanto-Asocio, Rumana Esperanto-Societo, Sudslava Esperanto-Ligo, Sveda Esperanto-Federacio, Svisa Esperanto-Societo.[6]

En la kunsido de la Ĝenerala Estraro de la Esperanto-Movado en la UK 1930 estis reprezentantoj de: Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, Aŭstria Esperanto-Asocio, Belga Ligo Esperantista, Brita Esperanto-Asocio, Bulgara Esperanto-Asocio, Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio, Danciga Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio, Franca Societo por la Propagando de Esperanto, Hungarlanda Esperanto-Societo, Itala Esperantista Federacio, Nederlanda Societo Esperantista "LEEN", Norvega Esperantista Ligo, Pola Esperanto-Delegitaro, Rumana Esperanto-Societo, Esperanto-Ligo Saar, Sveda Esperanto-Federacio, Svisa Esperanto-Societo.[7]

Naciaj societoj en Universala Federacio Esperantista 1933[redakti | redakti fonton]

Ĝis januaro 1933 akceptis la statuton de Universala Federacio Esperantista la jenaj societoj: Brita Esperanto-Asocio, Societo Franca por la Propagando de Esperanto, Itala Esperanto-Federacio, Sveda Esperanto-Federacio, Centra Dana Esperantista Ligo, Hispana Esperantista Asocio, Kataluna Esperantista Federacio, Hungarlanda Esperanto-Societo.

Je 22a de marto 1933 aldoniĝis krome: Brazila Esperantista Ligo, Litova Esperanto-Asocio, Saarteritoria Esperanto-Ligo.[8]

Landaj asocioj aliĝintaj en 1934-1936[redakti | redakti fonton]

Per la statuto de 1934 unuafoje UEA ebligis la aliĝon de Landaj Asocioj. Kvankam la Interkonsento de Kolonjo pri la integrigo de la Landaj Asocioj estis subskribita jam en 1933, la aliĝoj okazis nur ekde aprilo 1934.

Aliĝoj al Internacia Esperanto-Ligo[redakti | redakti fonton]

La Ĝeneva UEA (1936-1947) ne havis Landan Asocion, krom la svisa kiu restis oficiale ĝis 1938, kaj la neaktivaj en Hispanio kaj Katalunio. Aliĝoj dum tiu epoko okazis nur al Internacia Esperanto-Ligo, eĉ se la posta Jarlibro de UEA indikas ekzemple "UEA 1946" ĉe la argentina ligo.

Ŝanĝoj en 1947-1962[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la kunfandiĝo de 1947, la aliĝoj de Landaj Asocioj al IEL pluvalidis ankaŭ en la kunfandita UEA. Jam en 1947 la regulo unu lando - unu asocio estis lezita, per la flandra aliĝo, kaj sekve rilate al jugoslaviaj asocioj. Ekde 1949 UEA komencis perdi la moskvo-blokajn asociojn, kiuj poste nur malrapide iom post iom revenos.

(Laŭ la supra listigo inter 1948 kaj 1955 okazis 9 (re)aliĝoj kaj unu malaliĝo, sume +8. Kontraste laŭ la informoj en EeP la suma nombro estis 19 en 1948 kaj 22 en 1955, nur +3. Estas do malkongruo inter tiuj nombroj.)

Ŝanĝoj en 1962-1974[redakti | redakti fonton]

La reveno de la hungara asocio markas certan "normaliĝon" en orienta Eŭropo, ĉar per tio estis aliĝintaj la tri klasikaj asocioj en tiu regiono: la pola, la bulgara kaj la hungara. La UEA-politiko rilate al la regulo unu lando - unu asocio estis ambigua: en Belgio la problemo supervenkiĝis (pro internbelgiaj kaŭzoj), en Brazilo UEA akceptis duan asocion.

(Laŭ la supra listo inter 1964 kaj 1971 aliĝis 3 asocioj. Kontraste EeP notas 29 por 1964 kaj 34 por 1971, kresko je 5 asocioj; estas do malkongruo.)

Ŝanĝoj en 1974-1989[redakti | redakti fonton]

Sub la prezidantecoj de Humphrey R. Tonkin kaj Grégoire Maertens aliĝis kaj ondo da sudamerikaj asocioj, kaj la restintaj de la komunisma mondparto (ekz. la ĉina kaj la soveta).

Ŝanĝoj ekde 1990[redakti | redakti fonton]

Pro la disfalo de Jugoslavio kaj Sovetunio alvenis aro da novaj asocioj, sed ankaŭ el la t.n. tria mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Krom Brazila Esperanto-Ligo, en Brazilo ankaŭ Esperanto-Asocio de San-Paŭlo estas aliĝ-peranto por UEA.
  2. Laŭ uea.org ĝi aliĝis en 1934, sed fakte ĝi ne aperas en la aktoj tiam. En 1936 la Estraro de UEA malakceptis aliĝpeton, ĉar ĝi ne volis pagi la plenan kotizon. Vd. AdUEA: T02-010, Bastien-Kreuz 1934-1936, Protokolo de la Paska Kunveno de la Estraro de UEA en la Centra Oficejo, Ĝenevo, 11-an kaj 12-an de aprilo 1936, p. 6.
  3. Aliĝo: revuo Esperanto, septembro 1978, p. 160. Ne plu aperas en Jarlibro 1980.
  4. Tamen aliaj indikoj en JL 2007 ("1933") kaj uea.org ("1935").
  5. Aliĝo: Jarlibro 1959, unua parto, p. 41. Ne plu en Jarlibro 1980.
  6. Laŭ ICK-cirkulero n-ro 28 (1927).
  7. Laŭ ICK-cirkulero.
  8. Laŭ Interna Cirkulero de ICK, n-ro 109.
  9. Ĉiuj antaŭ tiu ĉi piednoto laŭ Esperanto Internacia, marto 1937, p.41.
  10. Laŭ kongresraporto en Esperanto Internacia, 1939, septembro, p. 266. La Jarlibroj de IEL (unua parto) de 1940 ĝis 1946 mencias la finnan asocion sub la aliĝintaj asocioj, nur en Jarlibro de IEL-UEA, 1947, unua parto, p. 46, la finna asocio unuafoje ne plu estas "aliĝinta", sed nur "alia". Jarlibro de IEL, 1940, unua parto, p. 16-17, mencias 50 aligitajn membrojn, sed en Jarlibro de IEL, 1941, unua parto, p. 16/17, ne plu aperas finnaj aligitaj membroj, nur du MAH (Membroj-Abonantoj kun Heroldo), kaj en 1942-44 ne estis finnaj membroj entute, vd. Jarlibro de IEL, 1945, unua parto, p. 18-19.
  11. Esperanto Internacia, 1945, januaro-februaro, p. 13.
  12. Jarlibro de IEL, 1946 dua parto, p.9: "Aldonoj kaj ŝanĝoj post apero de la unua parto de la Jarlibro, 1946 … Aliĝintaj Landaj Asocioj Aldonu …" Ĉi tie menciita kiel aldono ankaŭ la maroka asocio.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Esperanto en perspektivo, 1974, p. 632.
  14. Jarlibro de UEA, 1949, dua parto ("Aldonoj kaj ŝanĝoj post apero de la unua parto …"). La aliĝo de tiuj du jugoslaviaj ligoj estis diskutata jam en decembro 1947, sed ne realigita ial. Vd. Cirkulero al la Komitatanoj, n-ro M 2, 1947-12-18.
  15. Laŭ JL 2007.
  16. Protokolo estrara kunsido, pasko 1952 (12a kaj 13a de aprilo), p. 45. (Akcepto de la aliĝo fare de la Komitato en UK 1952.)
  17. Vd. Jarlibro de UEA, 1956, dua parto, p. 27: "Kiel konate, siatempe la Komitato akceptis plurajn landajn asociojn el Jugoslavio (KEL, SEL, SLEL kaj JEF). Komence de 1956, pro interna reorganizo de JEF, tiu landa asocio reprezentos kiel sola landa asocio la esperantistaron de Jugoslavio en UEA. Sekve forfalas el la listo de aliĝintaj landaj asocioj la Kroatia, Slovenia, Serbia kaj Bosnia-Hercegovina Esperanto-Ligoj, sed restas sole Jugoslavia Esperanto-Federacio." - Verŝajne la bosnia-hercegovina ligo (malgraŭ la evidenta forgeso en la unua listigo) jes estis aliĝinta antaŭe, pro mencio kiel tia en 1956, vd. Jarlibro de UEA, 1956, unua parto, p. 17-22.
  18. Jarlibro de UEA, 1959, unua parto, p. 41. (Ankoraŭ ne la sama de 1958.)
  19. Jarlibro de UEA, 1960, dua parto, p. 32: aliĝpeto de la madagaskara asocio, akcepto aprobita en marto 1960. Havas ne komitatanon, nur observanton.
  20. Jarlibro de UEA, 1960, dua parto, p. 32: "Pro granda falo de la membronombro en Maroko, kaŭzita de la enlandaj cirkonstancoj, tiu Asocio verŝajne ne povos resti aliĝinta. En la nuna jaro ĝi ne havas komitatanon." En Jarlibro de UEA, 1961, unua parto, la maroka asocio ne plu aperas sub la aliĝintaj asocioj.
  21. Pri la Sud-Afrika asocio vd. Die neutrale Sprache, p. 358.
  22. Irlanda laŭ uea.org.
  23. Esperanto, 1978, septembro, p. 160.
  24. Laŭ Jarlibro 2007.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.