Landesschule Pforta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefa domo.
Poŝtmarko el 1993 kun la eksa monakeja kirko.

Pforta (aliaj nomoj poste: Schulpforta, Schulpforte) estas iama cisterciana monaĥejo (1137-1540), situanta en Bad Kösen, proksime de Naumburg (Saale). Ĝi nun estas famekonata publiko loĝlernejo, nomita Landesschule Pforta. Ĝi estas koinstrua kaj ĉ. 50 instruistoj zorgas pri proksimume 300 gimnazianoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

La abatejo estis komence situanta en Schmölln. En 1127, grafo Bruno de Pleissengau fondis benediktanan monaĥejon tie kaj dotis ĝin kun 1100 feloj da tero. Sed tio ne estanta sukcesa kaj la 23-an de aprilo 1132, episkopo Udo la 1-a de Naumburg, parenco de Bruno, anstataŭigis la benediktanojn per cistercianoj el Walkenried. La situacio ĉi tie en Schmölln ne estis laŭ la deziroj kaj en 1137 Udo translokigis la monaĥejon al Pforta kun donaco de kvindek feloj de plugtereno, multo da arboj du bienoj apartenantaj al la diocezo.

La patronino de la abatejo estis la Virgulino. La unua abato estis Adalberto, de 1132 ĝis 1152. Sub la tria abato, Adetold, du filiaj domoj estis fonditaj, en la Markio de Meißen kaj en Silezio, kaj en 1163, la monaĥejoj de Alt-Celle kaj Leubus ankaŭ estis establitaj. Dum tiu periodo la nombro de la monaĥoj estis ne tute 80. En 1205, Pforta sendis monaĥojn al Livonio fondontajn tie la monaĥejon de Dünamünde. La abatejo famiĝis por sia elstara sistemo de administrado, kaj post la unuaj 140 jaroj de sia ekzisto ĝiaj havaĵoj pliiĝis dekoble.

Ĉe la fino de la 13-a jarcento kaj la komenco de la 14-a, post periodo de tumulto, la monaĥejo denove prosperis. La lasta kvarono de la 14-a jc aliflanke iĝis laŭpaŝa malkresko de prospero, kaj ankaŭ la monaĥa disciplino lamis. Kam abato Johano la 4-a estis elektita en 1515, ekzistis 42 monaĥoj kaj 7 laikmonaĥoj kiuj poste protestis kontraŭ la abato; inspektado de la duka moŝto Georgo de Saksio raportis ke moraleco tute ĉesis en la monaĥejo. La lasta abato, Peter Schederich, estis elektita en 1533.

Kiam la katolika duko Georgo estis sukcedita fare de sia protestanta frato Henriko, la monaĥejo estis subpremita la 9-an de novembro 1540.

Loĝlernejo[redakti | redakti fonton]

En 1543, la filo de Henriko, duko Morico (Saksio) malfermis nacian lernejon en la abatejo, asignante por ĝia uzo la enspezojn de la pereinta monaĥejo de Memleben. Komence la nombro da akademiuloj estis 100; en 1563 oni povis bonvenigi 50 pluajn. La unua rektoro estis Johann Gigas, fama kiel lirikisto. Sub Justin Bertuch la lernejo ekhavis la zeniton de prospero. Ĝi suferis multe dum la Tridekjara milito kaj en 1643 surloke estis ne pli ol 11 lernantoj! Post 1815 Pforta apartenis al Prusio.

De 1935 ĝis 1945 Schulpforta estis akademio surbaze de koncepto de gimnazitipo Oberschule. Kaj la ŝtato kaj la studentaj gepatroj kontribuis al la kostoj de instruado. La nomo de la nacisocialisma elita lernejo estis Naumburg/Saale Nationalpolitische Erziehungsanstalt (NAPOLA); la lernantoj povis trapasi la normalan abiturientan ekzamenon. La lernejo iĝis koeduka por lernantoj kaj lernantinoj nur en 1949.

Hodiaŭ la lernejo estas sub la egido de Saksio-Anhalto sed paralele ankaŭ daŭre apogita de memstara Schulpforta-fondaĵo.

Famaj lernantoj[redakti | redakti fonton]

La lernejo ĝis hodiaŭ ege fieras pri ne malmultaj famuloj kiuj estas ties eksaj lernantoj, ekzemple:

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La restaĵoj de la monaĥejo inkludas la 13-jarcentan gotikan kirkon; ĝi estas krucvolba, kolona baziliko kun eksterordinare longa navo, nekutima okcidenta fasado, kaj malfrua romanikstila, dunava klostro. La restaĵoj de la origina konstruaĵo (1137-40) estas en la romanika stilo, dum la intertempe restaŭritaj partoj (1251-1268) apartenas al la frua gotiko.

Aliaj konstruaĵoj nun estas utiligitaj kiel dormejoj kaj aŭditorioj. Ekzistas ankaŭ la Fürstenhaus, princa-domo konstruita en 1573.

Schulpforta estis unu el la tri Princaj lernejoj / Fürstenschulen fonditaj en 1543 fare de princelektisto Maŭrico (tiun tempon ankoraŭ duko), la du aliaj troviĝis en Grimma kaj en Meißen (hodiaŭa nomo: Landesgymnasium St. Afra).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]