Boudevilliers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Landeyeux)
Boudevilliers
Blazono de Boudevilliers
Blazono de Boudevilliers
Blazono de Boudevilliers
Ĉefstrato de Boudevilliers, rigardo al la preĝejo
Ĉefstrato de Boudevilliers, rigardo al la preĝejo
Ĉefstrato de Boudevilliers, rigardo al la preĝejo
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 1′ 45″ N 6° 53′ 25″ O / 47.02917 °N, 6.89028 °O / 47.02917; 6.89028 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 45″ N 6° 53′ 25″ O / 47.02917 °N, 6.89028 °O / 47.02917; 6.89028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 785
Areo 12,57 km²
Alteco 753 m super marnivelo
Poŝtkodo 2043
Mapo de Boudevilliers
Mapo de Boudevilliers
Mapo de Boudevilliers
vdr

Boudevilliers estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Boudevilliers havis 785 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Boudevilliers situas en la Neŭŝatela Ĵuraso kvin kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo kaj sep kilometrojn sude de La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Boudevilliers, Malvilliers, La Jonchère kaj Landeyeux, kaj pluraj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,58 km², de kiuj 32,2% estas kovritaj de arbaro, 61,3% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Boudevilliers limas en nordo al Les Hauts-Geneveys, en nordoriento al Fontaines, en sudoriento kaj sudo al Valangin, en sudokcidento al Coffrane, en okcidento al Les Geneveys-sur-Coffrane, kaj en nordokcidento al La Sagne.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Boudevilliers pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1320 kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A20 de La Chaux-de-Fonds tra respektive sub Vue-des-Alpes al Neŭŝatelo. La fervojlinio de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds, kiu pasas tra la komunuma teritorio ne disponas pri haltejo en Boudevilliers. La konekto al la publika transportreto funkcias per buslinio de Villiers al Neŭŝatelo kaj buslinio tra la Valo de Ruz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Boudevilliers datiĝas el la jaro 1195 kiel Boudeviler. En la jaro 1308 Boudevilliers estis donacita de Jean de Chalon-Arlay al la Grafo Rudolfo la 4-a de Neŭŝatelo. Ĝis 1807 la voktejo Boudevilliers estis enklavo de la Grafoj de Neŭŝatelo interne de la Senjorujo Valangin. La preĝejo de Boudevilliers datiĝas el la 17-a jarcento kaj ĝia absido jam el la 12-a. En la jaro 1872 en Landeyeux estis konstruita distrikta hospitalo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Boudevilliers kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz. [2]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]