Distrikto Wesermarsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Landkreis Wesermarsch)
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Wesermarsch en Germanio
Bazaj datumoj
federacia lando: Malsupra Saksio
administra urbo: Brake
areo: 821 km²
Loĝantoj: 89568
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 114 loĝantoj po km²
Aŭtokodo: BRA
Municipokodo: 03461
Komunumoj: 9
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Wesermarsch [WEzamaŝ] (germane Landkreis Wesermarsch) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.

La distrikto Wesermarsch havas areon de 821 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 89 568 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi okcidente limas al la urbo Oldenburg, al la distriktoj Ammerland kaj Friesland kaj al la mara golfo Jadebusen [JAdebuzn], norde al la Norda Maro, oriente al la rivero Weser [VEza], ĉe kies alia flanko situas la distriktoj distrikto Cuxhaven kaj Osterholz samkiel la urbo Bremen, kaj sude troviĝas la urbo Delmenhorst kaj la distrikto Oldenburg. Administra centro de la distrikto estas la urbo Brake.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la distrikto aktivas la Esperanto-Grupo Subvisurgo, germane Esperanto-Gruppe Unterweser, kiu difinas sian teritorion ambaŭflanke de la rivero Weser inter la urbo Bremeno kaj la rivera enfluo en la Nordan Maron, do ampleksas la distrikton Wesermarsch ĉe la okcidenta bordo kaj ankaŭ la apudriveran parton de la distrikto Cuxhaven ĉe la orienta bordo. Centra loko de la Esperanto-Grupo estas la urbo Nordenham. Retan ligilon vidu sube.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

skema mapo de la distriktaj komunumoj