Landlima kontrolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landlima kontrolejo de San Ysidro inter Meksiko kaj Usono.
Landlimo inter Germanio kaj Nederlando.

Landlima kontrolo, konata ankaŭ kiel dogankontrolo, estas la politiko adoptita de specifa lando por priatenti kaj reguligi siajn landlimojn. Oni establas landlimajn kontrolejojn por kontroli la movadon de personoj, animaloj kaj varoj kiuj eniras aŭ eliras el lando.

Ĝenerale, la ŝtatoj kreas registarajn organismojn specializitaj por realigi la landlimajn kontrolojn. Tiaj organismooj povas plenumi diversajn funkciojn tiel kiel tiuj de doganoj, enmigrado, sekureco, kvarantenoj, krom aliajn funkciojn. La oficialaj nomoj, jurisdikcioj kaj estro-strukturoj de tiuj organismoj varias konsiderinde el lando al lando. La landlimaj kontroloj estis neregule aŭ sporade aplikitaj ĝis la Unua Mondmilito.[1]

La policanoj, kaj foje, soldatoj de unu aŭ ambaŭ koncernaj landoj, zorgas pri la landlimaj kontroloj. Ili haltigas la personojn en la respektiva landlimo kaj ekzamenas ties dokumentojn (aŭtenteco kaj komparo kun la dezirita varlisto). Krome, ili realigas kontrolojn pri la trafiko, nome la veturiloj kaj la ŝarĝo.

En kelkaj landlimo, oni registras vizon en la veturdokumentoj. Depende de la duflankaj kondiĉoj de la du najbaraj landoj, la landlimaj kontroloj estas plenumita ĉu kune ĉu separite ĉu nur unuflanke fare de la respektivaj organismoj.

La landlimaj kontroloj, nome la landlimoj mem, estis historie lokoj kie militoj kaj bataloj okazis plej akre. Tro ofte la propraj kontrolejoj estis batalkampoj. La trapaso de landlimejo estis konsiderita invado. Aliajn fojojn milito aŭ aliaj konfliktoj okazigis amsegajn elmigradojn aŭ rifuĝadon de grandaj nombroj de loĝantoj aŭ aliaj koncernatoj: tiuokaze la laboro de la landlimaj kontroloj iĝas superŝutitaj kaj la reguloj kaj necesoj tute ŝanĝas de unu tago al alia.

Dum la dua duono de la 20a jarcento la Eŭropa Unio plenumis grandajn iniciatojn por malpezigi la laboron kaj postulojn de la landlimaj kontroloj, tiel ke en normalaj cirkonstancoj trapasantoj vidas nur avertajn indikilojn sed suferas nek haltigon nek konstateblan kontrolon. Tamen komence de la 21a jarcento ankoraŭ estas konfliktaj landlimaj kontroloj, ĉefe inter landoj en milito aŭ konflikto kaj inter riĉaj kaj malriĉaj kio okazigas amasajn migradojn, kiel el Meksiko al Usono aŭ al Eŭropa Unio, ĉefe el Turkio al Grekio kaj Balkanio aŭ el Maroko al Hispanio ktp.

Kelkaj famaj lokoj kie historie okazis landlima kontrolo estas la Granda Ĉina Muro kaj la Muro de Berlino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keynes, John Maynard (1920). «II Europe Before the War». The Economic Consequences of the Peace. New York: Harcourt Brace. Alirita la 25an de junio 2020.