Landlimmuzeo de Mödlareuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La situacio en julio 1949: transe troviĝas la sovete okupita Turingio.
La liberaera muzeo.

La Landlimmuzeo de Mödlareuth (germane: Deutsch-Deutsches Museum Mödlareuth) troviĝas en la samnoma vilaĝo kiu apartenas parte al la (okcidentgermana) bavara komunumo Töpen kaj parte al la (orientgermana) turingia komunumo Gefell montrante la realecon de pli ol 40 jaroj daŭrinta interngermana perforta dividiĝo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Usonanoj nomis la vilaĝon kun nur ĉ. 50 enloĝantoj Malgranda Berlino, kiu same kiel la germana ĉefurbo iĝis simbolo por la germana malunuiĝo. Tie ĉi muro el betono dividis vilaĝon kun zono kun aliro malpermesita oriente, dum okcidente amasoj da turistoj venis gapadi.

La tragiko de la divido - politike, ekonomie, home - eble nenie alie tiom bone povas esti montrata.Temas pri la ĉiutaga vivo je ambaŭ flankoj de la muro kiel ankaŭ pri historiaj kaj politikaj kuntekstoj.

Krom la muzea infrastrukturo - kun arkivejoj, biblioteko, komunikila laborejo kaj deponejoj - atendas onin ankaŭ subĉiela areo estanta ĉ. 15.000 kvadratmetrojn granda. La plejparto de la aparte por Mödlareŭth faritaj enprizoniloj originale konservitis kaj aranĝo de brutala GDR-landlimprotektilaro eksplikatas. Ĝis la aranĝo de daŭra ekspozicio la muzeo prezentis variantajn nedaŭrajn elmontradojn pri la temokomplekso de interngermana dividiĝo.

Krome estas muzea kinejo kaj seminariejo kun po 70 sidlokoj. Rondgvidadoj kaj seminarioj specialigitaj por lernejaj klasoj kaj grupoj de plenkreskuloj estas la kerno de la politika klariglaboro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 67-68

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo.