Landlimo de Ĉeĥio kaj Germanio
Ĉeĥa-germana ŝtatlimo estas enlanda internacia limo dividanta du suverenajn eŭropajn ŝtatojn – membrojn de Eŭropa unio. La suma longeco de la limo estas 818,8 km, norde ĝi estas limigita de la germana-pola kaj sude de la germana-aŭstria limoj. Troviĝas sur ĝi la plej okcidenta kaj la plej norda punktoj de Ĉeĥio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Sur la nordo la ĉeĥa-germana limo komencas sur la ĉeĥa-germana-pola trilanda punkto proksimume dek metroj de la maldekstra bordo de rivero Luzacia Niso inter Hrádek nad Nisou kaj Zittau, ĉe limpasejo de germana-pola kaj ĉeĥa-pola limoj.
De ĉi tie la limo serpentumas tra sudokcidenta direkto, kopiante montodorson de Ercmontaro ĝis loko proksimume 500 metroj sude de bavaria vilaĝo Mittelhammer (loka parto de municipo Regnitzlosau). Antaŭ germania reunuiĝo en la jaro 1990, tiu ĉi loko prezentis trilandan punkton de FRG/GDR/Ĉeĥoslovakio.
De Mittelhammer, la limo iras tra sudorienta direkto, ĝi superpaŝas montodorson de Oberpfälzer Wald kaj Bohemia arbaro, ĝis aŭstria-germana kaj aŭstria-ĉeĥa trilanda punkto, kiu troviĝas surrande de Nacia parko Šumava.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la tempo de komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio (1948 ĝis 1989) tiu ĉi parto de la limo estis konsisto de fera kurteno. Tiu estis nuligita post falo de komunismaj reĝimoj de la tn. Orienta Bloko.
Dum la malvarma milito tiama limo apartigis la socialisman Ĉeĥoslovakion de Okcidenta Germanio (Federacia respubliko Germanio, FRG) kaj Aŭstrio. Ĝi estis ĉirkaŭita de pikdratoj kun gardoturoj kaj seninterrompe gardata de la socialisma Limgardistaro, same kiel ŝtatlimo inter FRG kaj GDR. Tiuj ĉi barieroj estis nuligitaj en decembro de 1989. Kontraŭe al la limo inter ambaŭ germana ŝtatoj ĉi tie okazis proporcie malmulte da provoj pri kontraŭleĝa transpaŝo.
Sed la limo inter ĈSSR kaj GDR tiujn ĉi barierojn preskaŭ ne havis.
Limaj fluantoj
[redakti | redakti fonton]La landlimon de Ĉeĥio kaj Germanio tranĉas aŭ rekte kreas kelke da akvaj fluantoj:
- Regen (ĉeĥe Řezná)
- Svarožná
- Chodenangelbach (ĉeĥe Chodská Úhlava)
- Kouba (germane Chamb)
- Kateřinský potok (germane Katharinabach kaj plu kiel rivero Pfreimd)
- Odrava (germane Wondreb)
- Ohře (germane Eger)
- Obere Regnitz (ĉeĥe Rokytnice, alfluanto de Saale)
- Blanka Elster (ĉeĥe 10 km Bílý Halštrov, germane 247 km Weisse Elster)
- Mähringsbach) (ĉeĥe Újezdský potok, poste germane, alfluanto de Höllbach)
- Scheidebach (ĉeĥe Sázek)
- Breitenbach (ĉeĥe Blatenský potok, alfluanto de Schwarzwasser)
- Schwarzwasser (ĉeĥe Černá, alfluanto de Zwickauer Mulde)
- Komáří potok (Mückenbach, alfluanto de Zlatý potok/Goldwasser)
- Zlatý potok (germane Goldwasser, alfluanto de Pöhlwasser)
- Pöhlbach (ĉeĥe Polava)
- Natzschung (ĉeĥe Načetínský potok)
- Flöha (ĉeĥe Flájský potok)
- Wilde Weißeritz (ĉeĥe 5 km Divoká Bystřice, germane 47 km)
- Müglitz (ĉeĥe 400 m Mohelnice, germane 49 km)
- Biela/ (ĉeĥe 1 km Bělá, germane 17 km, alfluanto de Elbo)
- Elbo (ĉeĥe Labe, germane Elbe)
- Spree (germane)
- Mandau (ĉeĥe Mandava)
- Luzacia Niso (Lausitzer Neiße)
Municipoj sur la landlimo el nordo al sudo
[redakti | redakti fonton]Indikitaj estas nur aŭtomobilaj, fervojaj kaj ŝipaj limpasejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Trilanda punkto inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
- Trilanda punkto inter Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Germanio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo landlimo de Ĉeĥio kaj Germanio en Vikimedia Komunejo
|