Lando (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lando estis elektita papo en julioaŭgusto de 913 kaj mortis en februaro 914. Pri Lando tre malmulte estas tradiciita. Lia patro nomiĝis Taino, kaj Lando naskiĝis proksime oriente de Romo.

Pri la pontifikeco de Lando ni scias nur, ke li subtenis sian gepatran diocezon Sabina per donacoj kaj privilegioj.

Verŝajne la papo staris sub plena kontrolo de la roma urboreganto Teofilakto la 1-a de Tusculum, kiu kiel vestaristo (vestararius, papa kameristo) kontrolis la administradon de la tuta posedaĵo de la eklezio kaj krome kiel doĝo kaj konsulo estris la senaton kaj la milicon. Li estis la lasta papo, kies nomon neniu posta papo reuzis.