Lando (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lando
121-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de julio 0913 [#]
ĝis januaro 0914 [#]
Antaŭulo Anastazio la 3-a
Sekvanto Johano la 10-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 899 (0899-11-30)
en Sabina
Morto 28-an de februaro 914 (0914-02-28) (14-jaraĝa)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lando estis elektita papo en julioaŭgusto de 913 kaj mortis en februaro 914. Pri Lando tre malmulte estas tradiciita. Lia patro nomiĝis Taino, kaj Lando naskiĝis proksime oriente de Romo.

Pri la pontifikeco de Lando ni scias nur, ke li subtenis sian gepatran diocezon Sabina per donacoj kaj privilegioj.

Verŝajne la papo staris sub plena kontrolo de la roma urboreganto Teofilakto la 1-a de Tusculum, kiu kiel vestaristo (vestararius, papa kameristo) kontrolis la administradon de la tuta posedaĵo de la eklezio kaj krome kiel doĝo kaj konsulo estris la senaton kaj la milicon. Li estis la lasta papo, kies nomon neniu posta papo reuzis.