Landoj de l' Fantazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Landoj de l' Fantazio
Aŭtoro Teodor Jung
Eldonjaro 1927
Urbo Horrem (Kolonjo)
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 323
Information icon.svg
vdr

Landoj de l' Fantazio [1] [2] estas romano, originale Esperantlingve verkita de Teodor Jung. La 323-paĝa libro aperis en la jaro 1927 ĉe Heroldo de Esperanto en Horrem apud Kolonjo.

Dua eldono aperis en 2018 ĉe Ars Libri, Lublin.


Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aŭtoro aviade nin gvidas al lando perdita inter nepaseblaj altmontaroj, kaj per fleksiĝema - iom noviĝema - lingvo li pentras siajn sorĉbildojn. Poste li kondukas du princojn en niajn centrojn de l' civilizacio, eĉ al Horrem en Eŭropo. 
— 1928, J. P. R., n-o 6-7
Citaĵo
 Ie, malantaŭ la altaj rokaj muroj de la Forgesitaj Montoj situas la lando de la Feliĉuloj, en kies ĉefurbo, Raspaza, la bela princino Liljada atentas sopire la alvenon de sia fianĉo, Rosmar... 
— 1934, M. de Waard, La Esperanta Literaturo. Demandaro kaj resumoj de originalaj verkoj
Citaĵo
 Multokaza mirrakonto kun proza fluo, senerara kiu povas ĉiun kontentigi.
Preskaŭ tro riĉa estas la verko : ne nur du amerikaj aviadistoj malkovras trans dezertego, ĉirkaŭatan de ne transireblaj montaroj, la fabelan landon de Raspazo kaj ekkonas ĝian amindan loĝantaron sed plie kun du Raspazanoj ili reiras al Ameriko kaj Eŭropo fremdaj landoj por ili. Kun tiu historio kuniĝas du aŭ tri amintrigoj kaj ne mankas katastrofoj, insidoj seniluziiĝoj kaj martiroj. Kun speciala intereso oni vojaĝas spirite al Fantaziujo. La aŭtoro rimarkinde pruvis sian inventeman imagon kaj sian lertecon en la verkado en nia lingvo. 
— 1928, Historio de Esperanto II, paĝo 662

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4871, paĝo 408
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto paĝo 662, kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 129, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]