Igis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Landquart GR)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Igis (stacidomo).
Igis
Blazono de Igis
Reformita preĝejo de Landquart
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Kvin Vilaĝoj
Koordinatoj  46° 47′ 0″ N 9° 34′ 0″ O / 46.78333 °N, 9.56667 °O / 46.78333; 9.56667 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 0″ N 9° 34′ 0″ O / 46.78333 °N, 9.56667 °O / 46.78333; 9.56667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7652
Areo 10,88 km²
Alteco 563 m super marnivelo
Poŝtkodo 7206
Komunumkodo 3942
Mapo de Igis

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Igis estas komunumo de la komunumaro Kvin Vilaĝoj kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 7652 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009. La vilaĝo Landquart, kiu apartenas al la komunumo estas la ĉefloko de la distrikto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Igis siutas sur la flotebenaĵo sude de la rivero Landquart sur la okcidenta flanko de la Rejnvalo. En nordoriento ĉe la alfluo de Landquart al Rejno la teritorio de la komunumo etendiĝas ĝis al ĉi-lasta. Al Igis apartenas la fervojista vilaĝo Landquart, kiu laŭ ekonomia signifo kaj grandeco superas la patrinan vilaĝon. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas sur la monto Haupt sur alteco de 1398 m s.m., dum la plej malalta punkto kun 518 m s.m. estas la alfluejo de Landquart al Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

la komunumo Igis limas en nordo al Malans, en oriento al Valzeina, en sudo kaj okcidento al Zizers, en nordokcidento al Mastrils, kaj en nordnordokcidento al Maienfeld.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Landquart estas grava trafiknodo. De nordo al sudo pasas tra Igis la kantona ĉefvojo nr-o 3 respektive 13, kaj en Landquart de ĝi deflankiĝas orienten al Prättigau la kantona ĉefvojo nr-o 28 al Davos. Paralele al la ĉefvojo kondukas ankaŭ la svisa aŭtovojo A13, al kiu Landquart disponas pri propra alveturejo. La stacidomo de Landquart estas fervoja nodo de la Retia Fervojo kaj la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Igis disponas pri stacio ĉe la trajnlinio de Retia Fervojo de Landquart al Koiro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 840 aperas mencio de Ovinae/Aviuns, kiu verŝajne rilatas al Igis. En la jaro 1149 Igis menciiĝis kiel Auuine, en 1225 kiel Huiuns, kaj en 1253 kiel Yges. La historia romanĉlingva nomo de Igis estas Eigias. Ek de 1519 Igis estis membro de la Supra Tribunalo Kvar Vilaĝoj. En la jaro 1650 la civitanoj de Igis liberaĉetis sin de la privilegioj de la Monaĥejo Pfäfers, kaj en la jaro 1670 de ĉiuj feŭdaj privilegioj de la episkopo de Koiro. Ek de la 14-a jarcento almigris al la ĝis tiam plene romanĉlingva komunumo Igis germanlingvanoj, inter kiuj ankaŭ valzoj. Ek de la 15-a jarcento sekvis intensiva germanigo kaj hodiaŭ la komunumo estas grandparte germanlingva. [1]

Landquart konsistas el la setlejoj Landquart kaj Landquart-Fabriken. Ĝis 1830 en Landquart ekzistis nur doganejo. Per la konstruo de la fervojo en Landquart meze de la 19-a jarcento estiĝis fervojista kaj insdustria setlejo, kiu iom post iom laŭ grandeco kaj ekonomia signifo superis la patrinan komunumon. En Landquart hodiaŭ ankaŭ situas la distrikta tribunalo. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]