Landschaftspark Duisburg-Nord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Panorama rigardo super la plej gravaj eroj de Landschaftspark Duisburg-Nord: altforno 2, la superstara "Krokodilo" kaj altforno 5 (de maldekstre dekstren), du sedimentujoj en la malfono
Centralo kaj nuna okazigejo
Elaera foto de la malfunkciigita uzino
Altfornoj 1 kaj 2 de la malfunkciigita uzino, vidate ekde altforno 5
Prilumita altforno 5
La „Krokodilo“ kun luminstalaĵoj
Ventmuelejo en la parko dum sunsubiro
Ĝardeno en iama ercostokejo
Grimpejo en iama ercokungluaĵo-stokejo
Promenejo laŭlonge de la Malnova Emscher, kiu trairas la parkon
Fronta aspekto de altforno en la parko

Landschaftspark Duisburg-Nord estas pejzaĝa parko proksimume 230 hektarojn granda ĉirkaŭ malfunkciigita ferproduktejo en la nordo de Duisburg, kiu ekestis kadre de la dekjara programo konstrua programo Internationale Bauausstellung Emscher Park. La pejzaĝa parko estas unu el la stacioj de la itinero de la industrikulturo en la Ruhr-regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama uzino estis fondata en 1901 de firmao, kiu poste fariĝis filio Thyssen. La entute kvin altfornoj produktis dum 84 jaroj 37 milionojn tunojn da speciala krudfero – kutime kiel antaŭprodukto por la prilaborado en la ŝtaluzinoj de Thyssen.

La altfornoj 3 kaj 4 estis malkonstruitaj jam en 1968 resp. 1970. La altfornoj 1 kaj 2 estis mafunkciigataj en 1982, tiel ke restis en funkcio nur la altforno konstruita en 1973. En 1985 oni malfunkciigis ankaŭ tiun ĉi post nur dek du produktadojaroj pro la trokvanto de ŝtalo sur la eŭropa merkato. Thyssen translokis la ŝtalproduktadon en la pli modernajn produktejojn ĉe la Rejno (Bruckhausen kaj Schwelgern).

Sekvatempe la tereno inter la urbopartoj de Duisburg-Hamborn kaj Meiderich kun ĉiuj konstruaĵoj kaj restantaj tri altfornoj fariĝis projekto de la Internationale Bauausstellung (internacia konstruekspozicio) „Emscher Park“ kaj oni proklamis internacian arĥitekturkonkurson. Ekde 1988 ankaŭ asocio subtenas la planojn de transformado. De 1990 ĝis 1999 la projektantoj transformis la halojn, konstruaĵojn kaj la eksteran terenon laŭ la arĥitekturaj planoj kaj transutiligis ilin tiel, ke fakulaj rondoj rigardas la parkon al la plej gravaj projektoj de la pejzaĝarĥitekturo de la komencanta jarmilo. En 1994 la parko fariĝis publike alirebla kaj estas stacio de la itinero de a industrikulturo.

Kompareblaj muzeaj altfornaroj, tamen klare pli malgrandaj, troviĝas en Hattingen per la iama Henrichshütte, kiu laste estis entrepreno de Thyssen, kaj en Dortmund per la restantaj du altfornoj de la firmao Hoesch.

Formado[redakti | redakti fonton]

Baza ideo de la koncepto de arĥitekto Latz estis elstarigi la spiriton de la loko kaj krei kontraston inter ĝi kaj nova utigilo: Li celis konservi ekzistajn konstruaĵojn, uzi ilin por la parko kaj alkutimigi ilin al la homoj. Li ne volis transformi la industriajn strukturojn, kiujn li interpretis kiel sistemoj sendependaj unu de la alia, sed ligi laŭvide, laŭfunkcie aŭ laŭidee per ĝardenoj, terasoj, ŝtuparoj, pezaĝmarkoj aŭ signoj. Al tiuj ĉi interligoj apartenas la fervojparko kun la altpromenejoj sur la supra nivelo, la akvoparko sur la malsupra nivelo, la disaj vegetaĵokampoj inter la bendstrukturoj de akvo- kaj fervojparko same kiel la promenejoj, kiuj interligas la urbodistriktojn. Kiel eble oni produktis kaj reutiligis ilin surloke.[1]

Industrinaturo[redakti | redakti fonton]

Apud la ensemblo kun la restaĵoj de la uzino evoluis ege diversaj plantaro kaj bestaro.[2] La artefaritaj, teĥnikdevenaj substratoj de la ne terkulturitaj areoj estas malriĉaj je nutraĵoj kaj havas nur etan kapablon konservi akvon. Tiaj starlokoj estas idealaj vivmedioj por varmoŝataj specoj bestaj kaj plantaj. Depende de la area evoluo en la parko troviĝas malsamaj vegetaĵaj stadioj ekde mizera vegetaĵo sur krudgrundoj, pionira vegetaĵaro kaj altstaŭdaj komunumoj trans arbustostadioj ĝis la pionirarbaro (industriarbaro). Tia plantaro kaj bestaro, kiu disvolviĝis sur iamaj industriaj areoj, en la Ruhr-Regiono nomiĝas industrinaturo. En la pejzaĝparko ĝi bonege evoluis dank' al precize direktata prizorgado. La Biologia Stacio Okcidenta Ruhr-Regiono kunlabore kun la parkadministrantaro solidigas la kvaliton per kontrolado.

Evoluo de la parko[redakti | redakti fonton]

Gruo sur la ekstera tereno de la pejzaĝparko
Prilumita altforno 5

Ekde kiam la pezaĝparko estas publike prezentita en 1994, vizitantoj, promentantoj, biciklantoj, sportkluboj, okazigantoj kaj intereskomunumoj uzas la parkon siacele, dum kiam la civito Duisburg direktas la pluan evoluon de la projekto.

  • Subakviĝistoj instalis en turgasujo, kiu ĝis 1920 funkciis en karbominejo en Bochum[3], ekzercobasenon kun 20.000 kubometroj da akvo, kiun pro sia varia subakva pejzaĝo uzas kaj libertempumaj subakviĝanto kaj ankaŭ subakviĝistoj de polico kaj fajrobrigado.
  • La germana montgrimpisto-asocio instalis en parto de la ercostokejo grimpekzercejon kun proksimume 400 vojoj de komplikecogradoj 2 ĝis 9, kaj en la gishalo de altforno 2 ekzistas altgrimpovojo.
  • La Biologia Stacio Okcidenta Ruhr-Regino malfermis je 2005 filion en la domo de la iama specimenprenejo. Ĝiaj taskoj en la parko estas la sciena prizorgado de la parkoflegado, aparte de la flegado de industrinaturo kunlabore kun la parkadministracio same kiel la realigo de medioklerigaj eventoj por lernejoj, krome okazigo de specialekskursoj por fakuloj en la parko pri plantaro kaj bestaro.
  • La iama altforno 5 nun estas surirebla ĝis la pinto. Je alteco de proks. 70 metroj oni havas tre bonan superrigardon super la urbo Duisburg ĝis en la najbarajn urbojn. Je bela vetero videblas la televidoturo de Duseldorfo.
  • La iama energicentralo, la gishalo kaj la iama blovilhalo estis riparataj kaj alikonstruataj al multfunkciaj okazigejoj. La gishalo – la ferelfluejo de altforno 1 – ricevis triunon kaj tegmenton, tie en somero okazas liberaera kino. El la vaporblovilejo fariĝis teatrejo de 500 sidlokoj. Aŭguston de 2010 en la iama energicentralo okazis rekonstruaĵo de la unua prezentado de la 8-a simfonio ("Simfonio de la Milo") de Gustav Mahler kun pli ol mil ĥorkantantoj kaj muzikistoj el multaj ruhr-regionaj orkestroj.[4]
  • La industriaj domensembloj ĉiutage je komenco de la krepusko estas prilumata per kolora lumo ĝis la 1-a horo nokte.[5]
  • Estas gvidoj por infanoj kaj plenkreskuloj dum tago kaj nokto. Per tiuj oni devas antaŭe aliĝi. Grupoj povas elekti inter proks. dek malsamaj gvidoj kaj ludoj. Ĉe la vizitantocentro estas bicikloluejo; aliaj biciklostacioj troviĝas laŭlonge de la Itinero de l' Industrikulturo. Pri ĉi-lasta oni povas ricevi pli detalajn informojn en la vizitantocentro, kiu ankaŭ ofertas librojn, poŝtkarojn kaj donacetojn pri la temo Ruhr-Regiono.
  • En la unua etaĝo de la magazendomo loĝas daŭra ekspozicio pri la historio de la uzino.
  • Alia pejzaĝmarko de la parko – krom la tri kamentuboj – estas la ventorado, kiu estas videbla eĉ el granda distanco. Ĝi estas konektita per rapidumujo kun akvopumpilo kaj kondukas per ŝraŭbotransportilo ("arĥimeda ŝraŭbo") la akvon de la Malnova Emscher por la stokejoĝardenoj. La pliriĉigo per oksigeno samtempe plibonigas la biologian kvaliton le la akvofluejo.
  • Dum la ĉiun jaron okazanta ruhr-regiona festivalo ExtraSchicht Landschaftspark estas unu el la ĉefaj prezentejoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Technische Universität München, Lehrstuhl für Landschaftsarchitektur und industrielle Landschaft LAI (eldoninto): Learning from Duisburg Nord. Munkeno 2009, ISBN 978-3-941370-07-4
  • Corinne Buch, Peter Keil: Industrienatur. Arbeitsmaterialien für Unterricht und Umweltbildung auf Industriebrachen im Ruhrgebiet, Eldoninto Biologische Station Westliches Ruhrgebiet, Oberhausen 2013, ISBN 978-3-00-041434-3
  • Wilfried Hoppe, Stefan Kronsbein: Landschaftspark Duisburg-Nord, Mercator-Verlag, Duisburg 1999, ISBN 3-87463-280-6
  • Peter Latz: Über die Idee, Zeit sichtbar zu machen – The idea of making time visible. In: Topos 33, 12/2000
  • Angela Schwarz (eldoninto): Vom Industriebetrieb zum Landschaftspark. Klartext-Verlag, 2001, ISBN 3-88474-967-6
  • Udo Weilacher: Kletterer am Monte Tyssino. Landschaftspark Duisburg-Nord. En: Udo Weilacher: In Gärten. Profile aktueller europäischer Landschaftsarchitektur. Bazelo Berlino Bostono 2005, p.70 sj., ISBN 3-7643-7084-X
  • Udo Weilacher: Syntax der Landschaft. Die Landschaftsarchitektur von Peter Latz und Partner. Bazelo Berlino Bostono 2007, ISBN 978-3-7643-7614-7
  • Udo Weilacher: Learning from Duisburg-Nord in: Topos. The international review of landscape architecture and urban design. 69/2009. Reuse. Callwey Verlag Munkeno pj. 94–97
  • Christoph Wilmer: Landschaftspark Duisburg-Nord, Himmerod 7 Verlag, Himmerod 2016, ISBN 978-3-98141174-4
  • Ralf Winkels & Günter Zieling: Landschaftspark Duisburg-Nord – Vom Eisenkochtopf zum Erlebnispark. Duisburg 2009. ISBN 978-3-87463-447-2
  • Zeitzeugenbörse Duisburg e.V.: Duisburger Hüttenwerke, Erfurto 2014, ISBN 978-3-95400-364-8

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekspozicio pri 100 jaroj de pejzaĝarĥitekturo
  2. Flugfolio de RVR pri la industria naturo sur la tereno. Aliro 13-a de majo 2016
  3. Rheinische Industriekultur e. V.: Walter Buschmann: AG Hüttenbetriebe Meiderich
  4. FAZ de la 14-a de septembro 2010, paĝo 35
  5. Als wärs ein Stück vom Weltraum en FAZ de 5-a de septembro 2013, paĝo R4

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]

51.4802777777786.78