Landskrona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landskrona
blazono de la komunumo Landskrona
Landskrona (Svedio)
Landskrona (Svedio)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Svedio
provinco: Skåne län
historia provinco: Skanio
komunumo: Landskrona
ricevo de urbaj rajtoj: en 1413
nombro de loĝantoj: 33 466 (stato de 2020)
areo: 13 km²
internacia telefona prefikso: (+46) 418
koordinatoj: 55° 52' norde, 12° 50' oriente

Landskrona - prononco [LANDSkruna] - estas urbo en la sveda provinco Skåne län kaj la historia provinco Skanio. La tuta historia provinco iĝis parto de la reĝlando Danio meze de la 10-a jarcento kaj restis dana ĝis la traktato de Roskilde en 1658, kiu cedis ĝin al Svedio. Do ankaŭ la urbo, fondita en 1413 je la malnovdana nomo Landskrone, estis dana dum la unuaj 240 jaroj de sia ekzisto.

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 33 466 loĝantoj.

Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la malnova akvoturo vidita trans la lago Olof