Langa ĉe Kaburbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Langa)
Langa
Langa ĉe Kaburbo (Sud-Afriko)
Langa ĉe Kaburbo (Sud-Afriko)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Sud-Afriko
provinco: Okcidenta Kablando
distrikto: Kaburbo
specialaĵo: township

Langa estas antaŭurbo de Kaburbo en Sud-Afriko. Ĝi ekestis en 1923. Simile al Kajeliĉa (en la kosa lingvo Khayelitsha), Langa estas inter la multaj areoj en Sud-Afriko celitaj por loĝado de malhelhaŭtaj afrikanoj jam antaŭ la erao de apartismo. Langa estas la plej aĝa el tiuj antaŭurboj en Kaburbo kaj estis loko de forta rezisto, kiam la sistemo de apartismo stabiliĝis en 1950, kiam ekvalidis la leĝo Group Areas Act, kiu malpermesis al homoj konsiderataj "nigruloj" vivi en sudafrikaj urboj. Tiam ankaŭ Langa iĝis township-loĝloko kaj pli kreskis.

Kvankam Langa laŭvorte havas la signifon "suno" en la kosa lingvo, la nomo de la loĝloko venas de la nomo de Langalibalele - loka tribestro kaj rekonata pluvofaristo kiu en 1873 estis malliberigita en Insulo Robben pro ribelo kontraŭ la registaro de la brita kolonio de Natal. Pluraj konatuloj batalis cele al lia liberigo kaj li fine estis translokigita al farmbieno proksime de la posta loĝloko. Ankoraŭ nun la loĝloko ofte nomatas "Kwa-Langa", do "loko de Langa".

La loĝloko estas limigita pere de la ŝoseoj Jan Smuts okcidente, Settler's Way (aŭtoŝoseo N2) sude kaj Vanguard Drive (aŭtoŝoseo N7) oriente. Ĝi havas trajnstacion.

Post la fino de la sistemo de apartismo en 1994 centmiloj da malhelhaŭtaj kamparanoj venis al la grandaj urboj, aparte al Kaburbo, en la espero trovi laboron, kaj tre multaj el ili ekloĝis en la township-loĝlokoj kiel Langa. Dum la lastaj jaroj la ŝtata registaro pro diversaj kampanjoj provis plibonigi la lokajn vivkondiĉojn. Oni provas disponigi al ĉiuj loĝantoj liberan aliron al akvo kaj elektro, kaj plibonigi la stabilecon de la loĝejoj. En 2005, kultura centro je la nomo Gugas'Thebe malfermiĝis. La unua tranokta kaj matenmanĝa hoteleto je la nomo Ma Neo malfermiĝis en 1999. La plej granda neformala setlejo de Langa havas la nomon Joe Slovo. Komence de la 2000-aj jaroj, la setlejo devis cedi al novkonstruo de la aŭtoŝoseo N2, kaj estis rekonstrita flanke de la nova ŝoseo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]