LanguageTool

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LanguageTool

Ekrankopio

LanguageTool WikiCheck
Aŭtoro Daniel Naber kaj Marcin Miłkowski
Lasta stabila versio
(29-an de decembro 2021)
Operaciumo Plursistema
Programlingvo Java
Lingvo(j) Multlingva. Inkluzivas Esperanton.
Programtipo Literumilo kaj gramatika kontrolilo
Permesilo MPL, MPL/GPL/LGPL v2.1+
Retejo Languagetool.org
vdr

LanguageTool, foje en Esperanto nomita Lingvoilo, estas senpaga kaj malfermkoda gramatika, stila kaj literuma kontrolilo. La LanguageTool-retejo konektas al proprieta frat-projekto LanguageTool Plus, kiu disponigas plibonigitan erardetekton por diversaj lingvoj, same kiel reviziadon de pli longaj tekstoj, laŭ la malferma-kerna modelo.

Ĝi estis komencita fare de Daniel Naber por sia diplomodisertaĵo en 2003 (tiam verkita en Python). Ĝi nun subtenas 31 lingvojn, ĉiu disvolvita de volontulaj prizorgantoj, kutime denaskaj parolantoj de ĉiu lingvo. Surbaze de erardetektaj ŝablonoj, reguloj estas kreitaj kaj poste testataj por antaŭfiksita teksto. La kerna programo mem estas senpaga kaj malfermkoda kaj povas esti elŝutita por eksterreta uzo. Kelkaj lingvoj uzas 'n-gramajn' datumojn, kiu estas masiva kaj postulas konsiderindan pretigpovon kaj I/O-rapidecon, por kelkaj ekstraj detektoj. Tiel, LanguageTool ankaŭ estas ofertita kiel retservo kiu faras la prilaboradon de 'n-gramaj' datumoj sur la servilo-flanko. LanguageTool Plus ankaŭ uzas n-gramojn kiel parton de sia 'freemium' komerca modelo.

La LanguageTool-retservo povas esti uzata per interreta interfaco en retumilo, aŭ per specialaj klientflankaj kromprogramoj por Microsoft Office, LibreOffice, Apache OpenOffice, Vim, Emakso, Firefox, Thunderbird kaj Google Chrome. Ĝia retejo-aplika kliento ankaŭ povas esti integrita en retejoj.

Teknologio[redakti | redakti fonton]

LanguageTool ne kontrolas frazon por gramatika ĝusteco, sed ĉu ĝi enhavas tipajn erarojn. Tial, estas facile inventi malgramatikajn frazojn, kiujn Lingvoilo ankoraŭ akceptos. Eraro-detekto sukcesas kun diversaj reguloj bazitaj sur XML aŭ skribitaj en Java. XML-bazitaj reguloj povas esti kreitaj uzante retan formularon. Pli lastatempaj evoluoj dependas de grandaj n-gramaj bibliotekoj kiuj ofertas sugestojn por plibonigado de misliterumoj helpe de artefaritaj neŭralaj retoj.

Esperantoversio de LanguageTool[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Esperantoversio de LanguageTool. Ĝin ekzemple regule uzas Lode Van de Velde kaj Yves Nevelsteen por provlegi la eldonojn de Flandra Esperanto-Ligo kaj Eldonejo Libera. La ilo estas en la Esperantokomunumo tamen malbone konata.

En 2007, teamo de esperantistoj eklaboris pri esperantigo de LanguageTool. Pri tio okupiĝis interalie Hokan Lundberg kaj Bertilo Wennergren. Iam ekzistis esperantlingva traduko de la interfaco de la retejo de LanguageTool, sed bedaŭrinde tiu malaperis, ĉar volontuloj mankis por ĝin aktualigadi. Nuntempe nur plu estas en la esperantlingva teamo aktiva Robin van der Vliet.

En malnova blogo de 'dominiko' el la jaro 2012 troveblas jenaj informoj pri Esperanta versio LanguageTool-1.8 (Lingvoilo-1.8): La nova versio alportas novaĵojn por la Esperanta versio de la plurlingva gramatika kontrolilo. Krom kelketaj plibonigoj al la Esperantaj gramatikaj reguloj, ĉefe por atentigi pri malpli falsaj eraroj, LanguageTool nun donas ligilojn al PMEG aŭ lernu.net por pliaj informoj pri multaj eraroj. Ekzemple, se oni tajpas «Bonvolu fermu la fenestron», la kontrolilo ne nur atentigas pri la eraro (la verbo «fermu» devus havi i-finaĵon) sed ankaŭ donas tiun ligilon por pliaj klarigoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo LanguageTool en la angla Vikipedio.