Saltu al enhavo

Lanitanagroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lanitanagroj
Iĉo de blankagorĝa lanitanagro (Lanio leucothorax) en Kostariko
Iĉo de blankagorĝa lanitanagro (Lanio leucothorax) en Kostariko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Subordo: Paseroj Passeri
Familio: Tanagroj Thraupidae
Genro: Lanitanagroj Lanio
Vieillot, 1816
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lanitanagroj (Lanio) estas genro de birdoj el familio Thraupidae, alinome tanagroj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron enkondukis franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en jaro 1816, kaj la ora lanitanagro (Lanio fulvus) estas deklarita ĝia tipa specio.[1][2] La scienca nomo de la genro estas modifita nomo de tute alia birdogenro: la lanioj (Lanius), enkondukita far Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae de jaro 1758.[3] Lanitanagroj vere iom similas aspekte al lanioj, sed kaj sistematike, kaj geografie, kaj ekologie ili estas tute malsamaj birdoj. La latina nomo por lanitanagroj, kiu estas samtempe Esperanta nomo por lanio, povas kaŭzi konfuzon por Esperantistoj.

Laŭ la nuna sistematiko la genro enhavas 4 speciojn:[4]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Distribuo
Lanio fulvus Flava lanitanagro Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo, kaj Venezuela
Lanio versicolor Blankflugila lanitanagro Bolivio, Brazilo, kaj Peruo
Lanio aurantius Nigragorĝa lanitanagro Belizo, Gvatemalo, Honduro, kaj Meksiko
Lanio leucothorax Blankagorĝa lanitanagro Kostariko, Honduro, Nikaragvo, kaj Panamo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
  2. (1970) Check-list of Birds of the World 13. Museum of Comparative Zoology.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. New World warblers, mitrospingid tanagers. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 4 October 2019 .