Ruĝkapa lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lanius senator)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkapa lanio
Ruĝkapa lanio
Ruĝkapa lanio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. senator'
Lanius senator
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Lanius senator

    La Ruĝkapa lanio (Lanius senator) estas mezgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj.

    La Ruĝkapa lanio reproduktiĝas en suda Eŭropo (Iberio, Francio, Italio, ĉirkaŭ Alpoj kaj Balkanio), Mezoriento kaj nordokcidenta Afriko, kaj vintras en tropika Afriko. Ili reproduktiĝas en malferma kultivata kamparo, prefere kun fruktarboj kaj nuda aŭ sabla grundo.

    Tiu migranta mezgranda paserino manĝas grandajn insektojn, malgrandajn birdojn kaj ranojn. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornoj aŭ pikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Resume ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn.

    La masklo estas rimarkinda birdo nigrablanka plumaro kaj tre bruna krono. La raso L. s. badius de okcidenta Mediteraneo ne havas la grandajn blankajn flugilmakulojn. Pli precize tiu specio havas tre brunajn, kun iom da ruĝeca nuanco, kronon el super okuloj kaj nukon, dum estas nigraj la tuta frunto, lanieca masko kiu pluas al kolflanko kaj ŝultroj. La supra dorso estas nigra, dum la suba nuanciĝas al griza kaj blankeca pugo. La flugiloj estas nigraj kun tre markataj kaj kontrastaj blankaj areoj, nome ŝultra strimakulo kun formo de “V” vidita de malantaŭe, kiel ĉe kelkaj afrikaj lanioj, kaj strio en unuarangaj flugilplumoj kiel ĉe plej parto de lanioj. La vosto estas mezlonga, nigra kaj rondoforma fine kun blankaj eksteraj vostoplumoj. La subaj partoj estas blankecaj, kun tre blanka gorĝo kaj iom nuance al sablokolora el brusto suben,

    Ĉe inoj kaj junuloj supraj partoj estas brunaj kaj skvamecaj. Subaj partoj estas sablokoloraj kaj ankaŭ skvamecaj.

    Tiu specio ofte superas sian reproduktan teritorion dum printempa migrado, kaj estas rara, sed ĉiujara, vizitanto en Britio. La baleara raso badius estis en Britio ĉirkaŭ kvar fojojn kiel vaganto, kaj estis vidata ankaŭ unufoje en Irlando.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50977, Lanius senator, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]