Lantanido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atomnumero Nomo Simbolo
57 Lantano La
58 Cerio Ce
59 Prazeodio Pr
60 Neodimo Nd
61 Promecio Pm
62 Samario Sm
63 Eŭropio Eu
64 Gadolinio Gd
65 Terbio Tb
66 Disprozio Dy
67 Holmio Ho
68 Erbio Er
69 Tulio Tm
70 Iterbio Yb
71 Lutecio Lu

Lantanidoj estas serio de 15 kemiaj elementoj, kiu estas inkluzive inter lantano kaj lutecio en la perioda tabelo. Tiel, ili havas atomnumerojn inter 57 kaj 71 inkuzive. Sub la lantanido estas la aktiniidoj.

Unu el la publikaĵoj de Otto Theodor Benfey en la gazeto Chemistry estis modelo de ampleksa perioda tabelo, foje referencata kiel la "perioda heliko". Unuafoje publikigita en 1964, ĝi klare montras la lokon de lantanidoj kaj aktiniidoj. La elementoj formas du-dimensian spiralon, starte el hidrogeno, kaj faldante sian vojon ĉirkaŭ du duoninsuloj, nome la transiraj metaloj, kaj la lantanidoj kaj aktiniidoj. Superaktiniida insulo estas jam izoligita.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Benfey, Theodor (2009). "The Biography of a Periodic Spiral: from Chemistry magazine, via Industry, to a Foucault Pendulum" (PDF). Bulletin for the History of Chemistry. 34 (2): 141–145. Alirita la 8an de Februaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]