Lanzahíta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lanzahíta
Lanzahíta.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05490 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 815  (2021) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 12′ N, 4° 56′ U (mapo)40.203888888889-4.9372222222222Koordinatoj: 40° 12′ N, 4° 56′ U (mapo) [+]
Alto 447 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Lanzahíta
Situo de Lanzahíta

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Lanzahíta [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lanzahíta [lanzaIta] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Lanzahíta estas etimologie komprenebla kiel Enbatita Lanco kaj pro tio aperas en la blazono lanco kiel flagostango de la blazono de Kastili-Leono.

Lanzahíta en la provinco Avilo.
Ponto.
Bonvenigo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 815 loĝantojn. Ĝi perdis 750 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 92 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Mombeltrán, Pedro Bernardo, Santa Cruz del Valle, Arenas de San Pedro kaj Buenaventura (Toledo). Lanzahíta estas en la suda parto de la Sierra de Gredos kaj en la valo de Tiétar je altitudo de 448 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas prahistoriaj restaĵoj (dolmeno). Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de 1250. En 1393 ĝi ekformis parton de Colmenar de las Ferrerías — estonta Mombeltrán — kun Serranillos kaj Las Torres. Lanzahíta ricevis la titolon de "villa" eno 1679 el la reĝo Karolo la 2-a, per kio Lanzahíta sendependiĝis disde Mombeltrán.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la preĝejo de la 16-a jarcento, ermitejo, ponto kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, banejoj ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]