Lao Ŝe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lao Ŝe
Persona informo
老舍
Naskiĝo 3-an de februaro 1899 (1899-02-03)
en Pekino
Morto 24-an de aŭgusto 1966 (1966-08-24) (67-jaraĝa)
en Pekino
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per drono vd
Tombo Babaoshan Revolutionary Cemetery vd
Etno manĉuroj vd
Lingvoj norma ĉinaanglaĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Q10868435 • Pekina Pedagogia Universitato vd
Familio
Edz(in)o Hu Xieqing vd
Infanoj Shu Yi • Shu Yu vd
Profesio
Alia nomo Lao She vd
Okupo verkisto • universitata instruisto • dramaturgo • sciencfikcia verkisto • politikisto vd
Aktiva en LondonoSingapuro vd
Aktiva dum 1919– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shu Qingchun (3a de Februaro 1899 – 24a de Aŭgusto 1966), konata laŭ sia plumnomo Lao Ŝe, estis ĉina romanisto kaj dramaturgo. Li estis unu el plej gravaj figuroj de la ĉina literaturo de la 20-a jarcento, kaj estas plej bone konata pro sia realismaj romanoj Rikiŝ-knabo (骆驼祥子), Kamelo Ŝjangzi, kaj la teatraĵo Teejo (茶館). Li estis de manĉura etneco, kaj liaj verkoj estas konataj speciale pro sia vigla uzado de la pekina dialekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inter 1918 kaj 1924, Lao Ŝe laboris en kelkaj baz- kaj mez-lernejoj en Pekino kaj Tjanĝino. Li estis tre influita de la Movado de la 4-a de majo (1919). Li asertis, "La Movado de la 4-a de majo donis al mi novan spiriton kaj novan literaturan lingvon. Mi dankas al la Movado de la 4-a de majo, ĉar ĝi ebligis min esti verkisto." Li estis helpinstruisto en la ĉina sekcio de la Lernejo de Orientaj Studoj (nuntempa Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj) de la Universitato de Londono el 1924 ĝis 1929, kaj loĝis en Notting Hill dum plej el tiu periodo.[1] Dum sia restado en Londono, li ege multe legis verkojn de Angla literaturo (speciale de Dickens, kiun li adoris) kaj ekverkis li mem. Lia posta romano Sro. Ma kaj Filo, pri ĉina patro kaj lia filo en Londono, eliris el tiuj spertoj.[2]

Krom instrui en kelkaj universitatoj, Lao Ŝe estis grava populariganto de humorverkado en Ĉinio, speciale tra siaj romanoj, noveloj kaj eseoj por gazetoj kiel "La Analekta Duonmonato" (論語半月刊, de Lin Yutang, Lunyu Banyuekan, est. 1932), kaj siaj teatraĵoj kaj aliaj verkoj, ekzemple pere de la popularaj dialogoj ksiangŝeng.[3] En Marto 1938 li estis elektita estro de asocio de verkistoj kontraŭ la japana invado pro sia montrita neŭtraleco inter la diversaj frakcioj. Inter 1946 kaj 1949 li vizitis Usonon helpite de sia amikino Pearl S. Buck kaj ŝia edzo. Pearl S. Buck estis tradukinta la Rikiŝ-knabo-n kaj tiu verko iĝis furorverko en Usono. Post la proklamo de la Ĉina Popola Respubliko, Lao Ŝe ne sekvis la konsilon de Buck resti en Usono kaj revenis en Ĉinion.

Kiam la Kultura Revolucio eksplodis en 1966, li estis mistraktita kiel burĝa kontraŭrevoluciulo kaj humiligita de la Ruĝaj Gvardianoj en Pekino. Post tio, li sinmortigis aŭ estis murdita: pri tio neniu certas. La parencoj konservis kaŝe la verkojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lao She | Writer | Blue Plaques | English Heritage.
  2. Witchard, Lao She in London
  3. Christopher Rea, "The Age of Irreverence: A New History of Laughter in China" (California, 2015), chapter 6: "The Invention of Humor"