Lap (desegnisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lap
Persona informo
Naskonomo Jacques Laplaine
Naskiĝo 20-an de junio 1921 (1921-06-20)
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 2-an de januaro 1987 (1987-01-02) (65-jaraĝa)
en Jouy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo politika karikaturisto • membro de Franca rezistado
vdr

Lap, aŭ J. Lap, estas pseŭdonomo sub kiu estis plej konata Jacques Laplaine (nask. en 1921 en Joigny, departemento Yonne — mort. la 2-an de januaro 1987 en Jouy, Yonne), franca gazetara desegnisto, kiu longtempe kunlaboris kun la satira semajngazeto "Le Canard enchaîné".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua Mondmilito, sub la germana Okupacio, li engaĝiĝis en la Franca rezistado kaj kunlaboris kun la kaŝa gazeto "Combat" (Batalo).

Dum unu jaro, li tute sensukcese provis proponi desegnojn al la historia revuo "Gavroche"[1]. En 1946, li ekkunlaboris kun "Le Canard enchaîné" por kiu li faris, en 40 jaroj, 30 000 desegnojn.[2].

Li kunlaboris kun aliaj gazetoj — precipe kun "Franc-tireur" (de 1947 ĝis 1957) kaj kun la regiona gazetaro, al kiu li havigis unu desegnon ĉiutage[3]

Li estis Framasono en Grand Orient de France.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Lap estis ege ŝparema pri detaloj. Per tio li sukcesis kapti la atenton de legantoj pri la esenco de tio, kion li volis komuniki. Li mirinde desegnis generalon De Gaulle per malmulte da rimedoj, tiel ke la rekonebleco estis rimarkinda.

Ilustrado[redakti | redakti fonton]

Lap ilustris "Le Guide de Colombey", de la eldonisto Alain Ayache kaj de la humuristo Roland Bacri. Parizo : La Jeune Parque. 1965.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Gavroche" estas la nomo de infana heroo el la romano "Les Misérables" (La Mizeruloj) de Victor Hugo, sed ankaŭ la nomo de sendependa revuo pri populara historio fondita en 1981. Retejo Arkivigite je 2012-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Li mem nombris ilin, laŭ Gabriel Macé en "50 ans de dessins : Le Canard enchaîné", p. 80....
  3. "Plus de 5000 dessinateurs de presse & 600 supports". Solo. Vichy : AEDIS. okt. 2004. 922 p. . p. 479-480.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "La France à travers De Gaulle : à travers la caricature internationale" (Francio tra de Gaulle : tra la internacia karikaturo. Jean-Claude Simoën. Parizo : Albin Michel. 1969.
  • "Plus de 5000 dessinateurs de presse & 600 supports en France de Daumier[1] à l’an 2000" (Pli ol 5000 gazetaraj desegnistoj & 600 publikaĵoj. Solo-Saint-Martin. Vichy : Aedis. 2004.
  • "50 ans de dessins : Le Canard enchaîné, la Ve République en 2000 dessins 1958-2008" 50 jarojn da desegnoj : Le Canard enchaîné, la 5a Respubliko en 2000 desegnoj 1958-2008). Jacques Lamalle (dir.). Parizo : Les Arènes. 2008.

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franca versio de Wikipédia Lap_(dessinateur).

Lap kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Desegno, de Jean Lap estas videbla ĉe http://www.esperanto-sat.info/article288.html Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine . Ĝi montras tri riĉegajn uzinestrojn. Sub ĝi aperas la frazo "Pas besoin d'espéranto pour se comprendre !" : Ne necesas Esperanto por interkompreniĝi ! Supozeble tiu desegno aperis en somera numero de la jaro 1957, kiam okazis la 42a Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo. (kontrolo dezirinda)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Honoré Daumier (26an de februaro 1808 - 10-an de februaro 1879), estis franca gravuristo, karikaturisto, pentristo kaj skulptisto, kie abundega verkaro pritraktis la socian kaj politikan vivon en Francio en la 19a jarcento