Larĝa urba zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Larĝa urba zono respektive larĝa urbeca zono (LUZ, angle larger urban zone, laŭvorte "pli larĝa urbeca zono"), aŭ funkcia urba areo respektive funkcia urbeca areo (FUA, angle functional urban area), estas mezuraĵo pri la loĝantaro kaj etendo de la metropolaj regionoj en la landoj de la Eŭropa Unio kaj la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE).[1] Ĝi konsistas el urbo kaj ĝia antaŭurba zono, el kiuj multaj loĝantoj en ĉiu labortago pendole veturas en la urbocentron por profesia laboro aŭ eduko. [2]

La difino estis prezentita en 2004 fare de Eurostat, la statistika agentejo de la Eŭropa Unio (EU), laŭ konsento de la naciaj statistikaj oficejoj en la membroŝtatoj.[3] Datumoj de Eurostat estas provizitaj pri la urboj en la Eŭropa Unio, ĝiaj kandidataj landoj kaj la landoj de la Eŭropa Asocio de Libera Komerco.

La termino reprezentas provon je harmoniigita difino de la metropola regiono. La celo de Eurostat estis havi areon de kiu signifa parto de la loĝantoj navedas en la urbon, koncepto konata kiel la "funkcia urbeca areo" aŭ "funkcia urbeca regiono." Por certigi bonan haveblecon de la datumoj, Eurostat ĝustigas la limojn de larĝa urba zono al la limoj de administraj unuoj kiuj proksimume identas al la funkcia urba areo.

En 2006 la difinoj de la larĝaj urbaj zonoj de la Eŭropa Unio kaj la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo estis ŝanĝitaj signife, por plibonigi la kompareblon de ili tra malsamaj landoj, kaj ebligi al preskaŭ ĉiuj enkalkuleblaj urboj vere esti enkalkulataj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]