Larĝbeka kakatuo
Ino en Bestoĝardeno Taronga, Sidnejo, Aŭstralio
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Zanda latirostris | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Larĝbeka kakatuo (Zanda latirostris) Larĝbeka kaliptorinko aŭ Kakatuo de Carnaby estas granda kakatuo indiĝena de sudokcidenta Aŭstralio. Ĝi estis priskribita en 1948 fare de la natursciencisto Ivan Carnaby.
Ĝi estas 53–58 cm longa, havas mallongan kreston kapoverte, ĝia plumaro estas ĉefe griznigra, kaj havas elstarajn vangareojn kaj blankan vostobendon. La korpoplumojn havas blankajn bordojn, kio havigas skvamecan aspekton. Plenkreskaj maskloj havas malhelgrizan bekon kaj rozkolorajn okulringojn. Plenkreskaj inoj havas ostokoloran bekon, grizajn okulringojn kaj orelareojn kiuj estas pli palaj ol tiuj de maskloj.
Tiu ĉi kakatuo kutime demetas unu ĝis du ovojn. Ĝenerale necesas 28 ĝis 29 tagoj por ke la ino kovu la ovojn, kaj la idoj elnestiĝas dek ĝis dek unu semajnojn post eloviĝo. La idoj restas kun la familio ĝis la sekva reprodukta sezono, kaj foje eĉ pli longe. La familio forlasas la nestejon post kiam la idoj elnestiĝas ĝis la sekva jaro. La nigra kakatuo de Carnaby formas grupojn kiam ili ne reproduktiĝas, kaj birdoj en pli sekaj vivejoj kutime estas pli migrantaj ol tiuj en pli malsekaj. Ĝi flugas per profundaj kaj malrapidaj flugilbatoj, ĝenerale alte super arboj. Semoj de plantoj de la familioj Proteacoj kaj, malpli grandparte, Mirtacoj formas grandan parton de ĝia dieto.
La nigra kakatuo de Carnaby nestumas en kavaĵoj situantaj alte en arboj kun sufiĉe grandaj diametroj, ĝenerale eŭkaliptoj. Kun granda parto de ĝia vivejo perdita pro senarbarigo kaj disvolvigo kaj minacata de plia habitatodetruo, la nigra kakatuo de Carnaby estas listigita kiel endanĝerigita specio fare de la Federacia kaj Okcident-Aŭstralia registaroj. Ĝi ankaŭ estas klasifikita kiel endanĝerigita fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN). Kiel plej multaj papagoj, ĝi estas protektita de CITES, internacia interkonsento kiu malpermesas komercon, eksportadon kaj importadon de listigitaj naturkaptitaj specioj.
Taksonomio kaj nomigo
[redakti | redakti fonton]La nigra kakatuo de Carnaby kaj la kakatuo de Baudin iam estis konataj kolektive kiel la blankvosta nigra kakatuo (Calyptorhynchus baudinii) ĝis ili estis formale klasifikitaj kiel apartaj specioj. En raporto de 1933 pri la birdoj de Lago Grace, la okcident-aŭstralia natursciencisto Ivan Carnaby skribis pri distinga populacio de blankvostaj nigraj kakatuoj, kiujn li nomis mallee nigraj kakatuoj. Ĉi tiuj birdoj vivis en mallee kaj sablebenaĵoj, uzante siajn grandajn bekojn por fendi lignecajn semkapsulojn; la tipa formo havis longan mallarĝan bekon, kiun ĝi uzis por ĉerpi eŭkaliptajn semojn el la semkapsuloj de marri (Corymbia calophylla).[1] Li klasifikis la grandbekan formon kiel subspecion de la blankvosta nigra kakatuo en 1948, donante al ĝi la nomon Calyptorhynchus baudinii latirostris.[2] La epiteto latirostris devenas de la latina latus ("larĝa") kaj rostrum ("beko").[3] La holotipa specimeno estas el Hopetoun, Okcidenta Aŭstralio.[4]
Inter la nigraj kakatuoj, la du okcident-aŭstraliaj blankvostaj specioj (nigraj kakatuoj de Carnaby kaj Baudin), kune kun la flavvosta nigra kakatuo (Z. funerea) de orienta Aŭstralio, formas la genron Zanda. La du ruĝvostaj specioj, nome ruĝvosta nigra kakatuo (C. banksii) kaj brilnigra kakatuo (C. lathami), formas la genron Calyptorhynchus. La tri specioj de Zanda antaŭe estis inkluditaj en Calyptorhynchus (kaj ankoraŭ estas laŭ iuj aŭtoritatoj), sed nun estas vaste lokigitaj en propran genron pro profunda genetika diverĝo inter la du grupoj.[5] La du genroj malsamas laŭ vostokoloro, kapbildo, manĝopetaj alvokoj de junuloj kaj la grado de seksa dimorfismo. Maskloj kaj inoj de Calyptorhynchus sensu stricto diferencas rimarkeble laŭ aspekto, dum tiuj de Zanda havas similan plumaron.[6]
La tri specioj de la genro Zanda estis diverse konsiderataj kiel du, poste kiel ununura specio dum multaj jaroj. Dum la 1970-aj jaroj, la aŭstralia ornitologo Denis Saunders analizis la du blankvostajn taksonojn kaj trovis, ke la kakatuo de Baudin havas pli longajn flugilojn, kaj pli larĝan kaj altan kranion ol la kakatuo de Carnaby. Krome, ne estis koincido en la gamo de bekolongoj.[7] En artikolo de 1979, Denis Saunders elstarigis la similecon inter la mallongbeka kaj la suda raso xanthanota de la flavvosta kaj traktis ilin kiel ununuran specion, kun la longbeka kiel aparta specio. Li proponis, ke Okcidenta Aŭstralio estis koloniigita du apartajn okazojn, unufoje de komuna praulo de ĉiuj tri formoj (kiu fariĝis la longbeka nigra kakatuo), kaj poste de tio, kio fariĝis la mallongbeka nigra kakatuo.[8] Tamen, analizo de proteinaj aloenzimoj publikigita en 1984 rivelis, ke la du okcident-aŭstraliaj formoj estas pli proksime parencaj unu al la alia ol al la flavvosta,[9] kaj la konsento de tiam estis trakti ilin kiel tri apartajn speciojn.[6]
La du specioj de blankvostaj kakatuoj estis nomitaj mallongbekaj kaj longbekaj nigraj kakatuoj en sciencaj verkoj, tamen ili estis nomitaj nigraj kakatuoj de Carnaby kaj Baudin en Okcidenta Aŭstralio. Tial ornitologoj Les Christidis kaj Walter Boles instigis la uzon de la lastaj du nomoj.[6] La Internacia Unio de Ornitologoj akceptis tiun sugeston kaj uzas tiujn nomojn kiel siajn oficialajn ordinarajn nomojn.[10]
La loka popolo Noongar ne distingas inter la kakatuoj de Carnaby kaj de Baudin. Registritaj nomoj de iliaj lingvoj estas ngolyenok, ngoolyoo (el Northampton, pli sude), kaj G'noo-le-a (el Geraldton pli norde).[11]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La kakatuo de Carnaby longas 53–58 cm kun enverguro de 110 cm, kaj pezas 520–790 gramojn. Ĝi estas plejparte grizecnigra, kun mallarĝa helgriza skvameco produktita de mallarĝaj blankecaj randoj ĉe la pintoj de malhelaj plumoj.[12] La skvameco estas pli elstara ĉe la kolo. Ĝi havas kreston de 2,5–3 cm longaj plumoj sur sia kapo, kiuj formas mallongan kreston, kiu povas esti levita kaj mallevita,[13] kaj elstaran blankecan plummakulon sur sia vango. Ĝiaj flankaj vostoplumoj estas blankaj kun nigraj pintoj, kaj la centraj vostoplumoj estas tute nigraj. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj brungrizaj. Ĝia beko estas pli mallonga kaj pli larĝa ol tiu de la proksime parenca kaj simila kakatuo de Baudin; la du speciojn ofte malfacilas distingi en naturo.[12]
La plenkreska masklo havas malhelgrizan bekon kaj rozkolorajn okulringojn. La plenkreska ino havas ostokoloran bekon, grizajn okulringojn kaj orelareojn, kiuj estas pli blankaj kaj pli distingaj ol tiuj de la masklo. La plumoj de ĝiaj malsupraj partoj kaj subflugilaj kovriloj havas pli grandajn blankajn randojn ol tiuj de la masklo, kio kondukas al pli strieca aŭ ondumeca padrono de ĝia plumaro. Ĝiaj kruroj kaj piedoj estas iom pli helaj ol tiuj de la masklo.[12] Mudoŝanĝo ŝajne okazas laŭ etapoj fine de la somero — iam inter januaro aŭ februaro kaj aprilo aŭ majo, kaj estas malbone konata.[14]
Junuloj havas ostokoloran bekon, grizajn okulringojn, kaj malpli da blanko en la vostoplumoj.[15] Ili povas esti distingitaj ankaŭ per siaj konstantaj petegaj vokoj.[12] Ne eblas distingi la seksojn ĝis la beko de la masklo komencas malheliĝi. Ĉi tio komenciĝas kiam la masklo estas ĉirkaŭ unu-jaraĝa, kaj kompletiĝas iam post du jaroj.[14]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Karnabiaj nigraj kakatuoj formas grandajn grupojn for de la reprodukta sezono.
-
Ino manĝanta ĉe Kings Park.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1933) “The Birds of the Lake Grace District, W.A.”, Emu 33 (2), p. 103–09. doi:10.1071/MU933103. Bibkodo:1933EmuAO..33..103C.
- ↑ (1948) “Variation in the White-tailed Black Cockatoo”, Western Australian Naturalist 1, p. 136–38.
- ↑ Gray & Fraser 2013, p. 127.
- ↑ (2018) “Short-billed Black-cockatoo (Zanda latirostris)”. doi:10.2173/bow.slbblc1.01.1. Alirita 28a de Aŭgusto 2018..
- ↑ (Junio 2011) “The evolutionary history of cockatoos (Aves: Psittaciformes: Cacatuidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 59 (3), p. 615–622. doi:10.1016/j.ympev.2011.03.011. Bibkodo:2011MolPE..59..615W.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Christidis & Boles 2008, pp. 150–151.
- ↑ (1974) “Subspeciation in the White-tailed Black Cockatoo, Calyptorhynchus baudinii, in Western Australia”, Wildlife Research 1 (1), p. 55–69. doi:10.1071/WR9740055. Bibkodo:1974WildR...1...55S.
- ↑ (1979) “Distribution and taxonomy of the White-tailed and Yellow-tailed Black-Cockatoos Calyptorhynchus spp.”, Emu 79 (4), p. 215–27. doi:10.1071/MU9790215. Bibkodo:1979EmuAO..79..215S.
- ↑ (1984) “Biochemical systematics of the Australian cockatoos (Psittaciformes: Cacatuinae)”, Australian Journal of Zoology 32 (3), p. 363–77. doi:10.1071/ZO9840363.
- ↑ (20a de Aprilo 2017) “Parrots & cockatoos”. doi:10.14344/IOC.ML.7.2. Alirita 19a de Majo 2017..
- ↑ (2009) “Aboriginal names of bird species in south-west Western Australia, with suggestions for their adoption into common usage”, Conservation Science Western Australia Journal 7 (2), p. 213–78 [251].
- ↑ 12,0 12,1 12,2 12,3 Higgins 1999, p. 79.
- ↑ Higgins 1999, p. 87.
- ↑ 14,0 14,1 Higgins 1999, p. 88–89.
- ↑ Forshaw 2006, plate 1.
Cititaj tekstoj
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M.; William T. Cooper (2002). Australian Parrots (3a eld.). Robina: Alexander Editions. ISBN 978-0-9581212-0-0.
- Flegg, Jim (2002). Birds of Australia: Photographic Field Guide. Sydney: Reed New Holland. ISBN 978-1-876334-78-9.
- Lendon, Alan H. (1973). Australian Parrots in Field and Aviary. Angus & Robertson. ISBN 978-0-207-12424-2.
- Garnett, S. (1993) Threatened and Extinct Birds of Australia. RAOU. National Library, Canberra. ISSN 0812-8014
- Higgins, P.J. (1999). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-553071-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



