Larĝkorpa aviadilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Airbus A380, la plej larĝa pasaĝeraviadilo

La larĝkorpa aviadilo (angle Wide-body aircraft) estas nomo de pasaĝeraviadilo, kiu havas du pasaĝerkoridorojn en la aviadilo. Ĝis 1990-jaroj larĝkorpa aviadilo ofte uzis kvar motorojn (Kiel Boeing 747), tamen nuntempe ankaŭ uzas du motorojn (Kiel Boeing 787).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la sukceso de Boeing 707 kaj Douglas DC-8 en 1950-jaroj kaj 1960-jaroj, la flugkompanioj bezonis pli grandajn aviadilojn por la longdistancaj flugoj kiel internacia flugo.

La "epoko de larĝkorpaj" estis komencita kun Boeing 747 de en 1970. Post la komenco de Boeing 747 en Usona flugkompanio Pan Am, La rivalo de Boeing, McDonnell Douglas enkondukis Trijet (Tri jetmotora pasaĝeraviadilo) pasaĝeraviadilon kiel DC-10. Dum la 1970-jaroj, Eŭropa fabrikanto Airbus ankaŭ enkondukis Airbus A300 en 1974. Tiu epoko poste konata kiel Larĝkorpa milito.

En 1990-jaroj, la ĝenerala tendencio de civila aviado estis sanĝita: Kvarmotoraj pasaĝeraviadiloj kiel Boeing 747 kaj Airbus A340 perdis popularecon pro la konsumo de fuelo kaj striktiĝo de fluga regularo. Danke al disvolviĝo de motora teknologio, dumotoraj pasaĝeraviadiloj kiel Boeing 777 ebliĝis longdistancan flugon.

Post la 9/11, aviadilaj fabrikantoj ŝanĝis kaj provis malgrandigi uzadon de fuelo. Tiuj provoj rezultis dumotorajn larĝkorpajn aviadilojn kiel Boeing 787 kaj Airbus A350.

Listo de larĝkorpaj aviadiloj[redakti | redakti fonton]