Larĝstria pipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Larĝstria pipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. latistriatus'
Anthus latistriatus
(Jackson, 1899)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Larĝstria pipio (Anthus latistriatus) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu estas rara[1] kaj malmulte konata[2] birdo de Afriko.

Ĝi loĝas en montaraj herbejoj kaj migras al pli malaltaj altitudoj,[1] en la orientacentra parto de la Demokratia Respubliko Kongo kaj en suda Ugando.[3] Van Perlo montris ankaŭ izolatan populacion ĉe la limo inter Malavio kaj Zambio,[4] ŝajne en la Nacia Parko Njika.[5] Oni prenis unu specimenon, la tipo, en okcidenta Kenjo.[2]

Laŭ aspekto la Larĝstria pipio sugestas malhelan varion de Cinamopipio. Ĝi estas averaĝe ĉirkaŭ 16 cm longa. La beko estas malhela kun rozkoloreca malsupra makzelo. La dorso estas bruna, pli malhele ol ĉe aliaj afrikaj pipioj kun malhela strieco. La kapo estas same kolora kiel la dorso kaj markata per blankaj bridoj (malkiel multaj afrikaj pipioj) kaj blanka superokula strio kiu kurbiĝas malantaŭ la vango por kunigi al blanka subvanga strio. Malhela submustaĉa strio separas tiun lastan el la blanka gorĝo. La subaj partoj diferenciĝas el tiuj de la Cinamopipio ĉar estas sablokoloraj anstataŭ blankaj kaj havas striecon etende al flankoj. Estas ankaŭ sablokolora makulo kolflanke. Multaj el la flugilplumoj havas sablokolorajn bordojn, kaj la eksteraj vostoplumoj estas blankaj.[1]

La Larĝstria pipio estis konsiderata subspecio de la Longbeka pipio. (Sibley kaj Monroe sugestis, ke ĝi povus esti samspecifa kun la subspecio bannermani de la Longbeka pipio.[3]) Oni konsideris ĝin ankaŭ subspecio de morfo de la Cinamopipio.[2] Van Perlo ne nur konsideras ĝin subspecio de la Cinamopipio, sed krome, kiel kelkaj aliaj aŭtoroj, konsideras la Cinamopipion samspecifa kun la Granda pipio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Van Perlo, Ber (2001), Birds of Southern Africa, Princeton University Press, plate 75, (ISBN 978-0-691-09034-4) 
  2. 2,0 2,1 2,2 Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A.; and Pearson, David J.. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania, Field Guide Edition. Princeton University Press, p. 420–421. ISBN 0-691-01022-6.
  3. 3,0 3,1 Sibley, Charles G.; Monroe, Burt L. (1990), Distribution and Taxonomy of the Birds of the World, Yale University Press, pp. 677, (ISBN 0-300-04969-2), http://books.google.com/books?vid=ISBN0300049692, retrieved Sept. 28, 2007 
  4. Van Perlo, Birds of Southern Africa, p. 257
  5. Cohen, Callan; Spottiswoode, Claire; Roussouw, Jonathan (2007), The Southern African Birdfinder: Where to Find 1,400 Bird Species in Southern Africa and Madagascar, Struik Publishers, pp. 295–296, (ISBN 978-1-86872-725-4)