Lara (Venezuelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lara en Venezuelo.

La ŝtato Lara estas unu el la 24 federalaj subŝtatoj de Venezuelo lokita en la Regiono Centrokcidenta de Venezuelo. Ĝia ĉefurbo estas la urbo de Barquisimeto. Havas geografian etendon de 19800 km² kio reprezentas la 2,16% de la Nacia Teritorio. Posedas ĉirkaŭkalkulitan loĝantaron de 2.019.211 da loĝantoj en la jaro 2015 laŭ la Nacia Instituto de Statistiko, tio, kio igas ĝin la 5-a ŝtato plej loĝata de Venezuelo post la ŝtatoj Zulia, Miranda, Karabobo kaj de la Ĉefurba distrikto de Venezuelo.[1]

Limigas norde kun la ŝtato Falcón, sude kun la ŝtato Trujillo kaj la ŝtato Portuguesa, oriente kun la ŝtato Yaracuy kaj la ŝtato Cojedes kaj okcidente kun la ŝtato Zulia. Posedas 9 aŭtonomajn komunumojn kaj 57 civilajn parokojn. Ĝiaj ĉefaj urboj estas: Barquisimeto, Carora, El Tocuyo kaj Quíbo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La ŝtato enhavis 2.019.211 da loĝantoj en la jaro 2015.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Barquisimeto, Carora, Quibor, El Tocuyo, Duaca, Siquisique, Sanare, Sarare, Curarigua, Aguada Grande, aliaj.

Censoj[redakti | redakti fonton]

1981 1990 2001 2011 2015
Tuta loĝ. 945.064 1.193.161 (26,3%)
1.556.415 (32,5%)
1.909.846 2.019.211

Nuntempe, la ŝtato enhavas loĝdensecon de 96,5 loĝ/km².

Politika-teritoria organizo[redakti | redakti fonton]

La ŝtato estas dividita en 9 komunumoj kiuj estas:

Floro de Venezuelo en Barquisimeto, ŝtato Lara.
Kulturdomo de El Tocuyo
Metropola stadio de Lara
Flago Blazono Komunumo Ĉefurbo Loĝantaro (2011) Areo Mapo
Escudo Andres Eloy Blanco Lara.PNG Andrés Eloy Blanco Sanigus 53.671 708 Andreseloyblanco-lara.PNG
BAND-K-Crespo.svg Escudo Crespo Lara.PNG Crespo Duaca 53.523 875 Crespo-lara.PNG
Nueva Segovia de Barquisimeto Flag.png Nueva Segovia de Barquisimeto Coat of Arms.png Iribarren Barquisimeto 1.089.175 2760 Iribarren-lara.PNG
Bandera Jimenez Lara.png Escudo Jimenez Lara.PNG Jímenez Quíbor 105.872 768 Jimenez-lara.PNG
Bandera Moran Lara.PNG Moran(Lara-Venezuela)Municipio-ESCUDO.jpg Morán La Tocuyo 136.158 2231 Moran-lara.PNG
BQTO - Palavecino Municipality Flag.svg BQTO - Palavecino Municipality Seal.svg Palavecino Cabudare 166.087 440 Palavecino-lara.PNG
Bandera Simón Planas.PNG Escudo Simon Planas Lara.PNG Simón Planas Sarare 38.605 808 Simonplanas-lara.PNG
Bandera Torres Lara.PNG Carora seal.jpg Torres Carora 199.515 6954 Torres-lara.PNG
BAND-K-Urdaneta.svg Escudo urdaneta lara.PNG Urdaneta Siquisique 67.240 4256 Urdaneta-lara.PNG

[2][3]

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Estas tiel varia kiel ĝia reliefo kaj klimato, kvankam en preskaŭ la tuta teritorio superregas la vegetaĵaro kserofila reprezentita de cujíes, tunas, espinares kaj cardonales.

Sude la vario estas de makisoj kaj arbustoj ĝis arbaroj ĉiam verdaj, kun arbaroj en montaj zonoj.

Historiaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Vido de la nacia Parko Yacambú.
Teatro Juares
  • Teatro Juares: Lokita en la centro de la urbo Barquisimeto, estis inaŭgurita en 1905 la Urba Teatro. Kun pli ol 100 jaroj, estas de allogo por la turistoj.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Jacinto Lara
José Gil Fortoul.
Manuel Caballero.

Ŝtata Registaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ŝtato ĝi estas aŭtonoma kaj egala en la politika al ĝiaj similaĵoj, ĝi organizas sian administradon kaj siajn publikajn povojn pere de Konstitucio de la ŝtato Lara, diktita de la Leĝdona konsilio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencioj[redakti | redakti fonton]


Subŝtatoj de Venezuelo Flago de Venezuelo

Federa Distrikto | Amazonio | Anzoátegui | Apure | Aragua | Barinas | Bolivaro | Carabobo | Cojedes | Delta Amacuro | Falcón | Guárico | Lara | Mérida | Miranda | Monagas | Nueva Esparta | Portuguesa | Sucre | Táchira | Trujillo | Vargas | Yaracuy | Zulia | Venezuelaj Federaj Dependaĵoj