Larancagua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larancagua
monto
supermara alteco

5 182 m

Geografia situo 18° 1′ S, 69° 5′ U (mapo)-18.01666667-69.08333333Koordinatoj: 18° 1′ S, 69° 5′ U (mapo) f4
Larancagua (Bolivio)
Larancagua (Bolivio)
DEC
Larancagua
Larancagua
Situo de Larancagua
Map
Larancagua
vdr
Mapo montranta Laram Q'awa (Laram Kaua) en la landlimo kun Ĉilio.

Laram Q'awa (el Ajmara larama blua, q'awa rivereto, fendo en la tero,[1][2] "blua rojo" aŭ "blua ravino", hispanigita literumado Laram Khaua, Larancagua) estas 5 182 m alta monto en Andoj. Laŭ la Bolivia IGM mapo 1:50,000 'Nevados Payachata Hoja 5739-I' ĝi estas situa sur tereno de Bolivio en la Lapaza Departemento, Provinco Pacajes (Municipo Charaña), sur la landlimo kun Ĉilio. Ĝi kuŝas nordokcidente de la montoj Kunturiri kaj Pakokagua kaj de alia monto en la limo nome Laramkagua. Unu el la tri diferencaj riveroj de tiu areo nomita Kunturiri (Condoriri) originiĝas nordoriente de la monto ĉe Phaq'u Q'awa. Ĝi fluas laŭlonge de la nordaj deklivoj de Laram Q'awa al Ĉilio.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Radio San Gabriel, "Instituto Radiofonico de Promoción Aymara" (IRPA) 1993, Republikita de Instituto de las Lenguas y Literaturas Andinas-Amazónicas (ILLLA-A) 2011, Transcripción del Vocabulario de la Lengua Aymara, P. Ludovico Bertonio 1612 (hispana-ajmara-ajmara-hispana vortaro)
  2. Diccionario Bilingüe, Castellano - Aymara, Para: Tercera Edición. Félix Layme Pairumani. Alirita 14a de Septembro, 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-02. Alirita 2017-01-21.
  3. BIGM map 1:50,000 Nevados Payachata Hoja 5739-I
  4. Charaña. Alirita 14a de Septembro 2014. (unnamed, north-west of Phaq'u Q'awa (Paco Khau))