Lardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1. dorsa lardo 2. flanka lardo
Supre: Fumaĵita dorsa lardo
Sube: Fumaĵita flanka lardo

Lardo estas grasa histo troviĝanta inter la haŭto kaj la muskoloj de la dorso kaj flanko de porkoj. La dorsa aŭ grasa lardo tute ne entenas muskolkarnon kaj la flanka lardo estas intermiksita de tavoletoj de muskolkarno. Kutime la lardo estas vendata kun ĝia haŭto.

Lardo povas esti uzata por kuirado, kaj tio okazis precipe en pasinteco kiam aliaj grasoj estis tro multekostaj. Pura lardo estas utila por kuirado ĉar ĝi fumas malmultege kiam varmigita.

La senco de "lardo" ankaŭ inkluzivas certan specon de porkaĵaj viando-strioj (duongrasa lardo), kiuj havas multe da graso kaj estas preparitaj per salo.

La fandita lardo nomiĝas porkoŝmalco.

Vidu ankaŭ