Larry Trask
| Larry Trask | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de novembro 1944 en Olean |
| Morto | 27-an de marto 2004 (59-jaraĝa) en Hove |
| Mortokialo | amiotrofa lateralsklerozo |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono Unuiĝinta Reĝlando Hispanio |
| Alma mater | Universitato de Londono |
| Okupo | |
| Okupo | lingvisto universitata instruisto |
Larry Trask - je plena nomo Robert Lawrence Trask - estis usona-angla lingvisto. Li naskiĝis la 10-an de novembro 1944 en Olean, kantono Cattaraugus, Nov-Jorkio, Usono kaj mortis en aĝo de nur 59 jaroj la 27-an de marto 2004 en Hove (Sussex). Post stuidado en la universitato de Londono li ĝis sia morto estis profesoro en la universitato de Sussex, en distanco de 6 kilometroj de Brajtono. Larry Trask estis precipe fakulo pri la eŭska lingvo kaj pri historia lingvistiko. Tamen ne ĉiuj opinioj de li estis fakaj. Ekzemple li en 2001 mise opiniis, ke Esperanto "ne nepre estas iugrade pli facila ol iu alia eŭropa lingvo por parolanto de ne-eŭropa lingvo".[1] Li krome asertis, ke la granda problemo de Esperanto estus "ĝia manko de komunumo de denaskaj parolantoj, aŭ fakte ĝia manko de komunumo de parolantoj entute. Sekve ĝi ne vere estas vivanta lingvo kaj do mankas al ĝi la riĉeco kaj la vibrado de vivanta lingvo, la vario kaj la ellaboro de funkcio."[2][3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linguist List Arkivigite je 2018-03-08 per la retarkivo Wayback Machine: (...) "not necessarily any easier than any other European language for a speaker of a non-European language."
- ↑ "Otherwise, the big drawback of Esperanto is its lack of a community of native speakers, or indeed its lack of a community of speakers at all. Consequently, it isn't really a living language, and it accordingly lacks the richness and vibrancy of a living language, the variety and the elaboration of function." Same Linguist List Arkivigite je 2018-03-08 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Pli pri tiu kaj similaj miskonceptoj de ĝenerale kompentaj homoj pri Esperanto vidu la ĉapitron Esperanto#Eraroj kaj mitoj pri Esperanto.

