Lars Melin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lars Melin
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1939 (1939-04-18) (84-jaraĝa)
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo lingvisto
TTT
Retejo http://www.larsmelin.se
vdr

Lars Melin estas sveda lingvisto kaj aŭtoro. Li estas lektoro pri la sveda en la Stokholma Universitato. Lia specialaĵo estas eksperimenta lingvoesplorado kun fokuso sur komprenebleco, retoriko kaj lingvo en interagado kun grafika formo kaj bildo.

Li verkis plurajn librojn pri tiuj temoj, ekzemple Språkpsykologi, Lingva psikologio (2004), Människan och skriften, Homo kaj skribo (2000) kaj Språk som syns, Videbla lingvo (2000). Al Melin estis premiita la Karin Gierow-premio de la Sveda Akademio en 2015.

Li estas ankaŭ konata pro siaj popularsciencaj libroj, kiel Corporate bullshit, Korporaciaj fiaĵoj (2004), Vett och etikett i språket, Komuna racio kaj etiketo en la lingvo (1998), Manipulera med språket, Manipuli per lingvo (2003), Ärans och hjältarnas språk, La lingvo de honoro kaj herooj (2009)[1] kaj Money talks, Monaj paroladoj. Li verkis plurajn librojn kune kun sia filo Martin Melin, inter aliaj Dösnack och kallprat, Morta parolado kaj malvarma parolado (1996) kaj Fiint språk, Bela lingvo (2005). Melin kritizas duoblan skriblingvojn de la norvega kaj devigan instruon de sveda lingvo en Finnlando. Li skribas en sia libro Maktsspråk, ke en Norvegio peras problemojn tio, ke oni provegas konservi du skriblingvojn de sama lingvo kaj en Finnlando faras konflikton ĉiama tio, ke la ĉiuj homoj devas lerni lingvon, kiun nur raretaj necesas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]