Larso Porseno
| Larso Porseno | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Horacio Koklo, Legenda Heroo Defendanta la Solan Ponton kiu Transiris la Tiberon, Dum la Juna Romia Respubliko estis Minacata de la Etrusko Larso Porseno, 507 a.K.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | |||||
| Morto | en Chiusi | ||||
| Tombo | Chiusi | ||||
| Ŝtataneco | Arretium (en) | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Arruns (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Larso Porseno estis reĝo de etruska urbo Kluzio. Li regis verŝajne ĉirkaŭ la jaro 500 a.K.
Konkero de Romo
[redakti | redakti fonton]Kiam en la jaro 510 a.K. estis el la Romo elpelita la lasta etruska reĝo Tarkvinio Superbo, turniĝis por helpo ĝuste al klusia Porseno. La reĝo ne hezitis kaj fronte de kelkmila armeo venis milite al Romo. Sur tiu ĉi loko antikvaj historiistoj diferenciĝas en priskribo de sekvantaj eventoj. Porromaj historiistoj, kiel ekzemple Tito Livio, prezentas, ke heroa kontraŭstaro de romianoj (Horacio Koklo, Mucius Scaevola) malebligis al Porseno konkeri la urbon. Aliaj fontoj male diras, ke Porseno la urbon konkeris kaj al venkitaj romianoj malpermesis uzadi ferajn ilojn por aliaj celoj ol terkulturistaj.
Nuntempaj historiistoj alkliniĝas al opinio, ke Porseno Romon fakte portempe uzurpis, sed nur por si mem kaj ne por reenkonduki tien tarkvinianojn. Romaj patriotaj mitoj celis tiun ĉi fakton nur kovri.
Koheraj paĝoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj referencoj
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Lars Porsenna" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 11796089). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

