Las Aldehuelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Las Aldehuelas (Sorio))
Las Aldehuelas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42173
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 2° 22′ U (mapo)41.994444444444-2.3641666666667Koordinatoj: 42° 0′ N, 2° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 267 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Las Aldehuelas (Provinco Sorio)
Las Aldehuelas (Provinco Sorio)
DEC
Las Aldehuelas
Las Aldehuelas
Situo de Las Aldehuelas
Las Aldehuelas (Hispanio)
Las Aldehuelas (Hispanio)
DEC
Las Aldehuelas
Las Aldehuelas
Situo de Las Aldehuelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Las Aldehuelas [+]
vdr

Las Aldehuelas [lasaldeŬElas] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco. La loknomo Las Aldehuelas estas etimologie komprenebla kiel La Domaretoj-

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Las Aldehuelas en la provinco Sorio.
Valloria sub neĝo.
Ermitejo de Valdeayuso, inter Vizmanos kaj Ledrado.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 37,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 34 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La urba kerno estas dividita en du kvartaloj, Somero kaj Bajero, kiu distas unu disde la alia ĉirkaŭ 700 metrojn, sur la kruta deklivaro de Travesas. La municipo enhavas la loĝlokojn Las Aldehuelas, Los Campos, Ledrado, Valloria kaj Villaseca.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros, okupanta 1 674 hektarojn, nome 44% de la teritorio, kaj la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Cidacos y afluentes, okupanta 24 hektarojn, nome 1% de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Valloria.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj arkeologiaj kuŝejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]