Las Cruces

| Las Cruces | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| urbo | |||||
|
panoramo
| |||||
| urbo de Usono kantona sidejo | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | Usono | ||||
| Ŝtato | Nov-Meksiko | ||||
| |||||
| Poŝtkodo | 88001 | ||||
| Kodo laŭ | +1 505 kaj +1 575 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Ken Miyagishima | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 111 385 } (2020) | ||||
| Loĝdenso | 558 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 32° 19′ N, 106° 47′ U (mapo)32.314027777778-106.77980555556Koordinatoj: 32° 19′ N, 106° 47′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 1 191 m [+] | ||||
| Areo | 199,26 km² | ||||
| Horzono | UTC-7 h (-6 h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Las Cruces (hispane: "la krucoj") estas urbo de la distrikto Doña Ana en la ŝtato Nov-Meksiko de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de 2010 ĝi havis 97 618 loĝantojn - sekve temas pri la dua plej granda urbo de Nov-Meksiko laŭ la nombro de loĝantoj. La tuta metropola areo tiutempe havis 209 233 loĝantojn.
En la urbo interalie naskiĝis la islamisma aktivulo kaj imamo Anŭar al-Aŭlaki, gvidanto de la terorisma organizaĵo Alkaido.

La nomo respondas al multaj lokoj en Hispanio kaj hispanlingvaj landoj; ekzemple estas samnoma kamparareo en Don Benito, Hispanio, kie estas multaj kampardomoj ĉe ermitejo de la Virgen de las Cruces (Virgulino de la Krucoj); al tiu loko kondukas pado paralela al ŝoseo kie staras krucoj por religiaj ceremonioj katolikaj.





