Las Cuerlas
Las Cuerlas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50375 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 1° 33′ U (mapo)40.9594637-1.5495204Koordinatoj: 40° 58′ N, 1° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 900 m [+] | ||
Areo | 32,575249 km² ( 325 7.5 249 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Las Cuerlas [+] | |||
Las Cuerlas [Las Cuerlas] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĉefa altiraĵo estas la Lageto Gallocanta kie estas abunda kvanto de akvobirdoj; tiukadre estas griza ardeo en la municipa blazono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Las Cuerlas estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Used okcidente kaj tiu de Gallocanta nordoriente, krome sude estas la provinco Teruelo. Ĝi estas sur la okcidenta bordo de la Lageto Gallocanta formante parton de la oficiala rezervejo.
La lageto Gallocanta enhavas areon de 1924 ha krom pliaj 4553 ha de protektita periferia zono.[1] Ĝi havas maksimuman longon de 7 km kaj maksimuman larĝon de 2 km. Ĝi havas averaĝan profundon de 70 cm kaj maksimuman profundon de 2 m. La altitudo gamas inter 995 kaj 1 085 msnm.[1] La senelflua baseno estas ĉirkaŭita de la montaroj Santa Cruz kaj Pardos norde, Sierra Menera sude kaj Caldereros oriente. Ĝi estas tipa ekzemplo de montara senelflua baseno, tio estas, sen elirejo al maro. Ties akvoj devenas ĉefe de subteraj akvofluejoj, pro kio ties salenhavo estas tre alta: dek fojojn super tiu de marakvo, pro kio dum sekego ekformiĝas sur ties bordoj salkrustaĵoj.
La loĝloko Las Cuerlas mem estas je 114 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, proksime de la limo kun la provinco Teruelo, je 900 msm. Ĝi estas tute inter Berrueco sudoriente kaj Santed norde.
Historio
[redakti | redakti fonton]Plej fruaj restaĵoj estis de Bronzepoko kaj de keltiberoj. La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838. Iam estis kastelo, sed ĝiaj materialoj estis reuzitaj kaj nun videblas neniu restaĵo. Estis ankaŭ muelejo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Las Cuerlas kie oni malaltiĝis el 445 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 42 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, krucmonumentoj (peirones) kaj naturaj lokoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Reserva Natural Dirigida de la Laguna de Gallocanta, Gobierno de Aragón.