Kaverno Las Monedas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Las Monedas)
Monda heredaĵo de UNESKO
Kaverno Las Monedas
Protektita enirejo de la kaverno
Protektita enirejo de la kaverno
Protektita enirejo de la kaverno
cave with prehistoric art [+]

Koordinatoj43° 17′ 20″ N, 3° 58′ 3″ U (mapo)43.288888888889-3.9675Koordinatoj: 43° 17′ 20″ N, 3° 58′ 3″ U (mapo)
Areo0,69 km² (68,93 ha) [+]
Map
Kaverno Las Monedas

Vikimedia Komunejo:  Las Monedas cave [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Protektita enirejo de la kaverno
Lando  Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto 310
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 43° 17′ 28″ N, 3° 57′ 51″ U (mapo)43.291111111111-3.9641666666667
Registra historio
Registrado 2008  (32-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Kantabrio

Kaverno Las Monedas (Kantabrio)
Kaverno Las Monedas (Kantabrio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Kaverno Las Monedas (Hispanio)
Kaverno Las Monedas (Hispanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La kaverno Las Monedas (hispane, La Moneroj) estas kaverno kun prahomaj pentraĵoj en la municipo Puente Viesgo, en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi estas parto de la kavernaro de monto Castillo. Agnoskite de Unesko kiel Monda Heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio».[1] Ĝi estas unu el la plej elstaraj arkeologiaj lokoj por esploro de la Iberia arto dum Paleolitiko.

Ĝi estis malkovrita de Isidoro Blanco en 1952. Ĝi estas kaverno kun mallarĝa ĉefĉambro, sed kun multegaj aliaj ĉambroj kun diversaj stalaktitoj, stalagmitoj kaj aliaj formaĵoj tipaj de stalaktita kaverno.

En la kaverno estas pluraj prahomaj pentraĵoj similaj al aliaj malkovritaj en la nordo de Iberio: ĉevaloj, ursoj kaj kaproj, interalie.

En ĝi aperis restaĵoj de Bronzepoko kaj Ferepoko, kaj ankaŭ de pli frua Paleolitiko. La nomo de la kaverno (La Moneroj, en la hispana) devenas de apero de moneroj de Mezepoko (kaŝitaj en la kaverno dum regado de la Katolikaj Gereĝoj en Hispanio).

La kaverno estas vizitebla dum la tuta jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cave of Altamira and Paleolithic Cave Art of Northern Spain (angle). UNESCO Culture Sector. Alirita 17-02-2013.