Las Poquianchis
| Las Poquianchis | ||
|---|---|---|
| gefrataro | ||
| Landoj | Meksiko vd | |
| Las Poquianchis | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | María de Jesús González Valenzuela |
| Lingvoj | hispana |
| Okupo | |
| Okupo | seria murdisto prostituisto |
María Delfina González Valenzuela (1912 – 17-a oktobro 1968), María del Carmen González Valenzuela (1918–1969), María Luisa González Valenzuela (1920 – 19-a de novembro 1984) kaj María de Jesús, konataj kiel Las Poquianchis [laspokiANĉis], estis kvar fratinoj el la centra meksika ŝtato Guanajuato. Ekde la jaro 1950 ĝis la jaro 1964 la fratinoj trafikis ranĉon "Rancho El Ángel", la loko de ilia ampleksa prostituado kaj la loko de murdo de minimume 91 homoj, sed oni supozas, ke la kvar fratinoj mortigis pli ol 150 homoj ol eĉ pli ol 200 homoj. Guinness-libro de rekordoj markis ilin kiel "la plej fekunda murdiga partnereco".
En januaro de 1964 trovis polica ĉefo en fore situanta ranĉo en Meksiko malmolan grundon. Kiam li enprofundigis sian piedon en ĝin, el la tero elmergiĝis homa mano. Tio estis nur komenco de malkovrado de okazintaĵo de fratinoj González, konataj kiel Las Poquianchis.
Tiuj dum dekjaroj gvidis reton de bordeloj, kiuj fakte estis koncentrejo de morto. Ilia krueleco enskribiĝis en Guinness-libro de rekordoj kaj por ĉiam notis la historion de krimo.
Malbono ne naskiĝas pro nenio. Ĝi havas ofte profundajn, putriĝintajn radikojn. Por la fratinoj Gonzálezo – Delfina, María del Carmen, María Luisa kaj María de Jesús – tiuj ĉi radikoj estis enplaktitaj en ilia propra domo, en la grundo likitaj de timo kaj perforto. Ilia patro, Isidro Torres, estis ne nur kapo de la familio, li estis lia tirano. Kiel policisto li prezentis leĝon, sed hejme li kurbigis ĝin laŭ sia perversa volo. Tio estis brutala kaj aŭtoritata viro, kiu regis al sia edzino kaj la filinoj per fera pugno.
La knabinoj elkreskis en atmosfero de senĉesa teroro. Estis malpermesite al ili porti ŝminkaĵojn aŭ interrilati kun knaboj. Eĉ minimuma malobservo de tiuj ĉi drakonaj reguloj signifis punon, kiu superis kutimajn gepatrajn edukmetodojn. Isidro, la viro de leĝo, ŝlosis siajn filinojn sen pardono en polican ĉelon, por ke li enstampu al ili obeemon. Sed per tio li senkonscie donis al ili la unuan lecionon en tio, kiel misuzi potencon kaj kiel la autoritato povas fariĝi instrumento de premo. Ili vidis, ke uniformo kaj posteno ne ŝirmas malfortulojn, sed ili donas forton al la krueluloj.
Tiu ĉi perversa edukado kulminis, kiam Isidro dum interkverelo pafmortigis homon. El la gardanto de leĝo fariĝis fuĝanta murdisto. La familio estis devigita forlasi sian hejmon, ŝanĝi la nomon el Torres Valenzuela al González kaj malaperi, por ke ĝi eskapu al justeco kaj venĝo. Tio estis definitiva rompo por la fratinoj. Ilia patro, la simbolo de aŭtoritato, montris al ili, ke la perforto estas solvo kaj ke la leĝo estas nur obstaklo, kiun eblas eviti. Ili estis edukataj en konvinko, ke la mondo estas la kruela loko, kie supervivos nur tiuj, kiuj volontemas esti ankoraŭ pli kruelaj.
Ilia unua motivado estis fuĝo. Ili volis eskapi al malriĉeco, kaj precipe al tiranio de sia patro. Ili provis malfermi malgrandan trinkejon esperante esti sendependaj kaj gvidi normalan vivon. Sed la laŭleĝa entreprenado fiaskis. Doili turniĝis al ununura metio, kiu promesis al ili rapidan profiton kaj potencon – al prostituado. Ĉi tie ili konstatis, ke la modelo de premo, kiun ili tiel bone konis el la hejmo, estas hororige efekta. Sed ĉifoje ili ne estis viktimoj. Ĉifoje tio estis ili, kiuj tenis vipon. Ilia vojo de viktimo al krimuloj komenciĝis.
Konstruado de la imperio de krueleco
[redakti | redakti fonton]Tio, kio komenciĝis kiel malespera revo je supervivo, rapide ŝanĝiĝis en malvarme kalkulitan kaj diable efektivan entreprenadon. Ekde la 1950-aj jaroj la fratinoj González komencis konstrui sian imperion. El unu bordelo baldaŭ fariĝis ampleksa reto transverse de la meksikaj ŝtatoj Guanajuato, Jalisco kaj Querétaro. Ilia komerca modelo estis same geniala kiel monstra kaj ĝi celis al tiu plej vundebla grupo: la junaj, malriĉaj kaj malesperaj knabinoj.
La proceso komenciĝis per rekrutado. La fratinoj donis en ĵurnalojn falsajn reklamojn, kiuj promesis bone pagatan laboron de domservistinoj en riĉaj familioj. Por la knabinoj en aĝo de 14 ĝis 25 jaroj, kiuj havis neniajn aliaj belvidojn, tio estis propono de revoj.
Sed kiam ili venis al la interkonsentita loko, la revo tuj ŝanĝiĝis en koŝmaron. La unua paŝo al ilia rompo estis brutala seksperforto de unu el okupitoj de la fratinoj. Per tio ili estis psike neniigitaj, "damaĝigitaj" kaj preparitaj por "trejna" bordelo.
Por ke ili sekurigu la absolutan kontrolon, ili donis al la knabinoj perforte drogojn, plej ofte heroinon kaj kokainon. La korpa kaj psika dependeco faris el ili obeemajn sklavinojn, tute subigitaj al la volo de siaj suferigantinoj. Ilia ĉefa entrepreno, Rancho El Ángel, fariĝis sinonimo de geheno, sed ĝi estis nur pinto de glacio de ilia entreprenado.
Dum la tutaj jaroj funkciis ilia imperio senpune, nome el ununura kaŭzo: la sistema koruptado. La fratinoj kreis interrilatojn kun lokaj policistoj kaj influemaj oficistoj. Ili subaĉetis ilin per pretmono kaj senpagaj seksaj servoj, per kio ili aĉetis ilian silentadon kaj ŝirmon.
Tiu ĉi putrema sistemo iris tiel malproksimen, ke la lokaj oficoj, inkluzive de ministerio de sano, donis al la knabinoj falsajn sankartojn, por ke ili trankviligu klientojn, kaj la polico kun la armeo uzis iliajn servojn tute senpage pro ŝanĝo de kovro. La okazintaĵo de Las Poquianchis tiel ne estas sole okazintaĵo de kvar monstraj virinoj. Tio estas akuzo de la tuta socio, kie la vivoj de malriĉaj knabinoj havis nenian prezon kaj kie institutoj, kiuj devis ŝirmi ilin, aktive partoprenis en ilia sklavigo kaj morto.
La fratinoj gvidis sian entreprenon kun frosta racionaleco. Ili havis klare difinitan "vivciklon de la produkto". Kiam la knabino malsaniĝis, estis tro neniigita pro senĉesa misuzado, perdis allogaĵon aŭ ŝi komencis rezisti, ŝi estis simple "forskribita" – murdita.
Ŝian lokon tuj prenis nova, freŝa viktimo. Ili plie diversigis siajn enspezojn per murdoj de riĉaj klientoj, kiuj kunhavis tro multe de mono. Tio estis perfekte ŝmirita maŝinaro de malbono, kie la homa vivo ne havis pli grandan valoron ol foruzita instrumento.
Geheno en la Tero
[redakti | redakti fonton]Imagi ĉiutagan realecon en Rancho El Ángel kaj en pluaj bordeloj de la fratinoj González signifas enrigardi en la plej mallumajn angulojn de la homa krueleco. Tio ne estis nur loko de deviga prostituado, tio estis koncentrejo, kie la tortutado, malsatigado kaj murdoj fariĝis konsistoj de ĉiutaga ordo.
La knabinoj estis tenataj en malgrandaj, malpuraj ĉeloj. Ilia manĝo estis intence nesufiĉa, por ke ili estu malfortaj kaj subiĝemaj – ofte ĝi konsistis nur el kvin malmolaj tortiloj malsekigitaj en malmulto da fazeoluso. Ili estis devigitaj priservi senfinan fluon de viroj, 24 horoj ĉiutage, kaj kia ajn montro de malobeemo aŭ laciĝo estis punata per kruela batado per metalaj stangoj.
Sed la korpa perforto estis nur unu parto de ilia sufero. La fratinoj estis majstrinoj de psikologia teroro. Ili uzis specifajn metodojn de torturado, kiuj devis rompi la spiriton. La plej konata el ili estis la tiel nomata "cama real" (reĝa lito).
Ne temis pri lito, sed pri mallarĝa ligna tabulo, sur kiu la viktimo estis nuda kaj ligita. Ĉirkaŭ ŝia korpo estis ĉirkaŭvolvita pikdrato, do ĉiu ajn movo kaŭzis profundajn kaj dolorigajn vundojn. Sur tiu ĉi gehena ilo la knabinoj estis lasitaj la tutajn tagojn.
La murdo estis logika kaj rutina fino de la "servo". Kiam la knabino malsaniĝis, gravediĝis aŭ ŝi fariĝis por la klientoj neatrakta, ŝi estis kondamnita al morto.
Eĉ ne novnaskitaj infanoj havis ŝancon. Ili estis tuj post akuŝo mortigitaj kaj sepultitaj komune kun la patrinoj, kiuj ne supervivis la akuŝon, aŭ kun pluaj "malkomfortaj" viktimoj. La fratinoj eĉ kreis perversan hierarĥion de malbono, kiam kelkajn el la sklavigitaj virinoj ili devigis, por ke ili fariĝu gardantinoj kaj torturigantinoj de la ceteraj. Pro tiu ĉi diabla movo ili disbatis kian ajn eblan solidarecon inter la viktimoj kaj kreis atmosferon de totala timo kaj malkonfidemo, kie ĉiu batalis nur pri la propra supervivo.
Kiam ili pli poste demandis unu el la fratinoj, kial mortis tiom da knabinoj, ŝi respondis kun frosta trankvilo: "Ne gustumis al ili la manĝo." Tiu ĉi frazo malkovras absolutan banaligon de la malbono kaj dehumanigon de la viktimoj. En iliaj okuloj ne temis pri homaj estaĵoj, sed pri aĵoj, kiujn oni post uzo simple forĵetos. La geheno en Rancho El Ángel havis siajn regulojn, sian ordon kaj sian perversan, mortigan logikon.
La mano el postmortejo
[redakti | redakti fonton]Post pli ol dek jaroj de la teroro de la ŝajne neskuebla fortikaĵo de malbono komencis detrui. Kaj sufiĉis al tio kuraĝo de unu knabino kaj hororiga hazardo. En januaro de 1964 eniregis en polican stacion en urbo León tri malesperaj, dolorantaj patrinoj. Ili alportis informoj de juna knabino, kiu sukcesis fuĝi el unu el bordeloj. Ŝi asertis, ke iliaj longe serĉataj filinoj estas tenataj en kapto en ranĉo proksime de la urbo.
La polico de komence eble hezitis, sed la informo estis tro konkreta, ol ili povu ignori ĝin. Je du tagoj pli poste la polica ĉefo eliris traesplori la parcelon en la donita regiono. Dum kontrolado de ranĉo li hazarde tretis en suspekteme malmolan grundon. Kiam li ekrigardis suben, malkovris al li vido, kiun li neniam forgesis ĝis fino de sia vivo. El la tero elstaris malkomponiĝanta homa mano.
Tiu ĉi terura malkovro ekis lavangon. La polico invadis en la ranĉon kaj tio, kion ili trovis interne, konfirmis la plej malbonajn timojn. En la malgrandaj ĉeloj kaj teruregaj kondiĉoj ili malkovris 19 bedaŭrindigitajn, malsatigitajn kaj torturitajn knabinojn, inkluzive de tiuj tri, kiujn serĉis iliaj patrinoj. Delfina kaj María de Jesús González-oj estis surloke arestitaj.
Sed la ĉefa momento de la esplorado estis aresto de kunigistino de nomo Josefina Gutiérrez. Vid-al-vide al pruvoj kaj moinaco de longa puno ŝi rompiĝis kaj en sia atestaĵo ŝi detale priskribis la tutan operacon de la fratinoj, per kio ŝi definitive pruvatestis ilin.
Sekvis tio, kion la meksika presaro nomis malsupreniro en la gehenon. La polico komencis traesplori la parcelojn apartenantaj al la fratinoj kaj baldaŭ estis klare, ke Rancho El Ángel ne estas nur bordelo, sed amastombo. El la tero estis sinsekve elfosataj pluaj kaj pluaj korprestaĵoj.
La oficiala nombro fine haltis en 91 viktimoj: 80 virinoj, 11 viroj (verŝajne murditaj klientoj) kaj kelke da embrioj kaj novnaskitoj. La imperio starigita en la timo kaj korupto frakasiĝis kiel dometo el ludkartoj. Sufiĉis al tio unu fuĝintino, kiu kuraĝis paroli, kaj unu treto en malbonan lokon.
Justeco kaj bizaraj finoj – lasta konto
[redakti | redakti fonton]La malkovro de teruroj en Rancho El Ángel kaŭzis en Meksiko ŝokon kaj nevidatan median ŝtormon. La presaro antaŭkuris sin en koloraj kaj hororigaj priskriboj. La fratinoj González-oj ricevis kromnomojn kiel "Hienoj el Guanajuato" aŭ "Fratinoj de Diablo".
Unu ĵurnala komento eĉ markis ilin kiel "demonaj estaĵoj, kiuj rompis ĉiujn homajn kaj diajn leĝojn". La publika malamo atingis tian punkton, ke la juĝeja proceso devis okazi en senhomigita juĝĉambro pro timoj, ke la ekkolerigita homamaso povus preni la justecon en siajn manojn kaj linĉi la fratinojn.
La verdikto estis proklamita en la jaro 1964. La fratinoj estis trovitaj kulpaj el multnombra murdo, sklavigado, organizita prostituado kaj pluaj krimoj. Ili ricevis maksimuman eblan punon, kiun tiamaj meksikaj leĝoj ebligis: 40 jaroj de forpreno de libereco.
Sed eĉ ne iliaj finoj estis normalaj. La sorto preparis por ili la lastan, bizaran okazon. Delfina, la cerbo de la tuta operaco, mortis en la malliberejo jam en la jaro 1968. Ŝia morto estis same absurda kiel ŝia vivo. Unu el la konstruaj laboristoj, kiu laboris en riparoj de la malliberejo, estis tiom scivolema, ke li provis enrigardi en ŝian ĉelon. Dum tio li erare renversis sitelon kun fluida cemento, kiu trafis ŝian kapon kaj kaŭzis mortan vundon.
María del Carmen mortis pro kancero ankoraŭ dum plenumo de la puno. María Luisa, kromnomata "Eva, la Piernuda", en la malliberejo pro timo el venĝo kaj linĉado freneziĝis. Fine ŝi mortis en la jaro 1984 pro kancero de hepato. María de Jesús, la plej maljuna el la fratinoj, estis ununura, kiu servis la tutan punon. Post tralaso en liberecon en duono de la 1990-aj jaroj ŝi malaperis sen spuro kaj ŝi disiĝis en anonimeco, dum kio ŝi kunportis la lastajn sekretojn de la gehena ranĉo.
La okazitaĵo de la fratinoj González-oj neforŝireble enskribiĝis en la historion de kriminaleco. Iliaj nomoj figuras en Guinness-libro de rekordoj kiel "la plej gekunda murdiga partnereco" en la historio. La oficiala nombro de viktimoj estas ja 91, sed la taksoj parolas pri pli ol 150, eble eĉ 200 murditoj.
Tiuj ĉi nombroj ne devas esti finaj. En la jaro 2002, preskaŭ kvardek jaroj post ilia kondamno, la konstruaj laboristoj malkovris proksime de unu el la eksaj bordeloj kavon kun pluaj dudek skeletoj.

