Las Tunas (urbo)
| Las Tunas | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbego municipo de Kubo | |||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 202 105 (2012) [+] | ||
| Loĝdenso | 227 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 20° 58′ N, 76° 57′ U (mapo)20.966666666667-76.95Koordinatoj: 20° 58′ N, 76° 57′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 90 m [+] | ||
| Areo | 891 km² (89 100 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Las Tunas, estas urbego kaj municipo, ankaŭ ĉefurbo de la samnoma subŝtato Las Tunas en Kubo. La loknomo devenas de la samnoma kakto, kiu nuntempe multiĝas en kortoj, ĝardenoj, tegmentoj kaj diversaj anguloj de la urbo. Ĝi nomiĝis Victoria de Las Tunas de 1869 ĝis 1976, krome ankaŭ estas konata kiel la "Ĉefurbo de Kuba Skulptarto".

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2022 municipo Las Tunas havis loĝantaron de 214 939.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego situas 92 metrojn super la marnivelo sur ebenaĵo en tuta areo de 891 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Komunumo estiĝis en 1603, sed preĝejo estis konstruita nur en 1690. Vilaĝo fondiĝis en 1796 ĉirkaŭ la paroĥo Hieronimo el Stridono. En 1853, post reĝa dekreto ĝi ricevis la titolon "urbo". En 1976 Las Tunas fariĝis la ĉefurbo de la nova kaj samnoma provinco.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Las Tunas havas fervojan stacidomon laŭ la ĉefa linio Havano - Santiago de Kubo kaj sur dua linio al en:Manatí, Cuba. La planita aŭtovojo traironta la tutan insulon, tuŝos ankaŭ Las Tunas. Estas ankaŭ loka flughaveno.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Las Tunas havas tropikan savanan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun varmaj tagaj temperaturoj kaj mildaj ĝis varmaj noktaj temperaturoj tutjare. La jara averaĝa temperaturo varias inter 22-31 °C.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans





