Lasanjoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtentikaj italaj lasanjoj / lazanjo

Lasanjoj (menciita en PIV) aŭ lazanjo estas manĝaĵo kiu estas vendata en maldikaj platoj de ĉ. 10 x 15 cm.

Ĉi tiu pasto estas uzata en fornopladoj. La plado ankaŭ nomiĝas lasanjoj (itale:lasagnelasagne al forno (el la forno).

La preparo de lazanjo: oni preparas la tradician italan fornopladon kun (neplen)antaŭkuiritaj lasanjoj, (tranĉaĵoj da pasto), viandhaketaĵo, tranĉaĵoj da itala kukurbo kaj kovrita kun beŝamelo. Ekster Italio tamen ĉi tiuj lasanjoj / lazanjo multfoje estas adaptitaj al la gusto de la loka loĝantaro. Tiel oni preparas lasanjojn / lazanjon en Irlando kun tomatoj, (cheddar) fromaĝo kaj granda amaso da viandhaketaĵo, kaj sekve oni servas ĝin kun sufiĉe da pomfritoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

Kvankam lasanjoj / lazanjo estas tipa itala manĝaĵo, la nomo venas el Grekio, kie Lasanon (λάσανον) signifas: plata pastaĵo.