Lasera presilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lasera presilo de Apple
Fuji Xerox colour laser printer C1110B

Lasera presilo (aŭ lasera printilo) estas presilo kiu presas tekston kaj bildojn sur papero, uzante farbopulvoron (nigra karbono aŭ kolorigita pulvoro).

La unua lasera presilo estis surmerkatita de Xerox en 1971. Kiam Apple en 1985 enkondukis Apple LaserWriter kune kun la programaro Aldus PageMaker, ili multe helpis al la popularigo de la perkomputila eldonado. Pere de tiuj ĉi du produktoj, hejmaj uzantoj povis krei dokumentojn kiuj antaŭe nur de profesia materialo povus esti realigita.

Kompare al inkŝpruca presilo, laseraj presiloj estis ĉiam tre multekostaj. Dum la lastaj jaroj la prezoj multe malpliiĝis kaj haveblas jam lasera presilo por ĉirkaŭ €100.

Vidu ankaŭ