Laspaúles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laspaúles
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22471
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 234  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 0° 36′ O (mapo)42.4716666666670.59944444444443Koordinatoj: 42° 28′ N, 0° 36′ O (mapo) [+]
Alto 1 431 m [+]
Areo 81,746779 km² ( 817 4.6 779 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Laspaúles (Provinco Ŭesko)
Laspaúles (Provinco Ŭesko)
DEC
Laspaúles
Laspaúles
Situo de Laspaúles
Laspaúles (Hispanio)
Laspaúles (Hispanio)
DEC
Laspaúles
Laspaúles
Situo de Laspaúles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laspaúles [+]
vdr

Laspaúles [laspaUles] (Laspauls en loka parolmaniero kaj Les Paüls en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la norda centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Espés.

Ĝia municipa teritorio estas en la norda centro de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Isábena en ĝia supra fluejo.

La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Laspaúles.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La municipa teritorio limas norde kun Castejón de Sos, oriente kun Montanuy kaj Bonansa, sude kun Beranuy kaj Torre la Ribera kaj okcidente kun Bisaurri.

Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:

  • Abella
  • Alíns
  • Ardanué
  • Denuy
  • Espés
  • Espés Alto
  • Las Llaguna
  • Laspaúles (municipa ĉefurbo)
  • Neril
  • Suils (en la foto de la tabelo)
  • Villaplana
  • Villarrué

La loĝloko Laspaúles mem kiel sidejo de la municipo (1 431 msm)[2] estas je 144 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la nacia ŝoseo N-260 sudoriente kun Señiú kaj Noales en direkto al Katalunio kaj nordokcidente kun Bisaurri. Tute apude estas la loĝlokoj Suils (en la foto de la tabelo) kaj Villaplana.

Historio[redakti | redakti fonton]

Villarrué.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj en la 1960-aj jaroj.

En la 11-a jarcento okazis kazoj de torturoj kaj ekzekutoj de virinoj akuzitaj kiel sorĉistinoj; plej granda parto de ili estis nur popolaj kuracistinoj, akuzitaj je malbonaĵoj. Nune en la loko kie okazis ekzekutoj estas tema parko kaj muzeo pri torturo en la loĝloko.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Laspaúles kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 228 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • La urba kerno.
  • Romanika ermitejo de Sankta Paŭla kaj ermitejo de Sankta Roĥo de la 16-a jarcento.
  • Mezepoka ponto (restaŭrita) super la rivero Isábena.
  • En Ardanué estas preĝejo de Sankta Stefano.
  • En Villarrué estas romanika preĝejo de Sankta Stefano kaj romanika ermitejo.
  • Naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laspaúles en la hispana Vikipedio.