Lasta Vespermanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Lasta Vespermanĝo kutime ekmemorigas pri la tre fama pentraĵo de Leonardo el Vinci (Italio), konservita en Milano; sed ĉi tie estas aludata la lasta vespermanĝo de Jesuo kiel rakontita de la evangeliistoj (Mt 26; Mk 14; Lk 22 kaj Paŭlo en la 1-a letero al la Korintanoj), kie Jesuo, laŭ katolikoj kaj ortodoksuloj kaj kelkaj evangelianaj eklezioj, identigis la panon kun sia korpo kaj la vinon kun sia sango kaj ordonis tion samefike fari ĉiutempe; krome li rivelis la nomon de la perfidisto ktp.

Antaŭ esti preferata objekto de pentraĵoj kaj alispecaj artaĵoj de sennombraj kristanaj artistoj de la tuta kristana mondo ĉiuepoke, la lasta vespermanĝo estis objekto de apokrifaĵoj, se ne konsideri, ke en la kristana liturgio ĝi ludas la fundamenton mem de la kristana kulto. El apokrifaĵoj eblas kompreni kiel kristanoj de la unuaj jarcentoj taksis la kristan eventon kaj, foje ili liveris ŝancon por disvastigi apartan koncepton pri kristanismo.

Loko de la lasta vespermanĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la niaeraa jaro 530, ĉefdiakono Teodozio, pilgrimanta en Jerusalemo kaj informiĝanta pri la preĝejo en Sankta Sion, indikata kiel loko de la lasta vespermanĝo, asertas: “Tiu estis la domo de Marko evangeliisto” "Ipsa fuit domus sancti Marci evangelistae". Tiu aserto devis certe baziĝis sur antikva tradicio, ĉar estis alia sammencianta atesto, tiu de la kipra monaĥo Aleksandro, kiu priskribas la preĝejon Sanktan Sion kiel la loĝejon de Maria, patrino de Marko. La loĝejo-preĝejon, bedaŭrinde, modifis krucmilitistoj kaj nun troviĝas situanta, konata per la nomo sankta Manĝosalono, sur la Monto Sion trans la muregoj de la nuna malnova urbo. La kvazaŭsanktejo, prizorgata de minoraj franciskanaj fratuloj, nun estas enprenita inter aliaj establoj, kun kiuj havas la saman sorton: ne plu propraĵo de la fratula stabo, kies adeptoj, se instigitaj, krom plendi pri la nuna jura kondiĉo de la Sankta Manĝosalono, ankaŭ rakontas, kiel la loko suferis pro la oftaj detruoj age de islamanoj.

Artaj verkoj inspiritaj de la Lasta Vespermanĝo[redakti | redakti fonton]

La Lasta Vespermanĝo (Monaĥejo Sankta Maria de la Gracoj, Milano, Italio (1498), fare de Leonardo da Vinci).

Laŭ la evangelioj de kristanismo, la Lasta Vespermanĝo (aŭ Sankta Vespermanĝo) estis la lasta manĝo kiun Jesuo Kristo dividis kun siaj dek du apostoloj kaj disĉiploj antaŭ ol esti mortigita per krucumado. La Lasta Verspermanĝo iĝis la temo de multaj pentraĵoj kaj aliaj bildigaj artaĵoj. Eble la plej konata el ili estas la verko "La Lasta Vespermanĝo" fare de Leonardo da Vinci, pentrita dum la jaro 1498. La simboleco de sameca kaj familieca divido de la manĝaĵo inter ĉiuj, aparte la gesto de rompa disdivido de la pano, iĝis grava elemento en la tradicioj de kristanismo. La kaliko, el kiu dum la Lasta Vespermanĝo trinkis Jesuo kaj la disĉiploj, laŭ kristana legendo dum la krucumado ankoraŭ estis uzita por kolekti falantan sangon de la suferanta Jesuo, kaj dum la mezepoko legende adoriĝis sub la nomo "Sankta Gralo" - la vido de la sankta kaliko donu grandegan forton batali por la bono de la homaro, kaj laŭ la legendo ekestis frataro de kavaliroj por sekure gardi kaj protekti ĝin. Cele al rita memorigo de la evento, ekestis la kristana sakramento de komunio, kiu scene ripetas la simbolan manĝon de panpeco kaj iom da vino.

Kiel ĉiutagaĵo en kelkaj katolikaj landoj estas kutimo havi en manĝoĉambroj pentraĵon aŭ gravuraĵon pri la Lasta Vespermanĝo, ofte kun latina subskribo, nome "Amen dico vobis quia unu vestrum me traditurus est", tio estas "Mi diras, ke unu el vi perfidos min".


Apokrifaĵo el Agoj de Johano[redakti | redakti fonton]

Se en la oficialaj evangelioj la lasta vespermaĝo estas rakontata koncize, en la apokrifa Agoj de Johano la aŭtoro prenas okazon el la sobra evangelia esprimo “post esti kantintaj la himnon, ili (la kunmanĝantoj), foriris direkte al monto olivarba (Mt 26,30)”, kaj ŝajnigas koni ankaŭ la kantajn paroladojn. Jen unu eldirita de Jesuo kaj respondita per komuna “Amen”, el kiu eblas kompreni kiel aparta kristana komunumo perceptadis la vivon kaj la esencon de Jesuo, kiu ĉi tie instigas kanti kaj danci:


Mi volas esti savita kaj volas savi. Amen

Mi volas esti libera kaj liberigi. Amen

Mi volas vundiĝi kaj vundi. Amen

Mi volas esti generita kaj generiĝi. Amen

Mi volas manĝi kaj esti manĝata. Amen

Mi volas aŭskulti kaj esti auŝskultata. Amen

Mi volas esti pensata, mem kiu estas tute penso. Amen

Mi volas esti lavata kaj volas lavi. Amen

La Graco dancas. Mi volas ludi fluton. Dancu ĉiuj. Amen

Mi volas fari lamentojn, larmu ĉiuj. Amen

La unika Ogdoado psalmas kun ni. Amen

La numero Dekdu dancas en alto. Amen

Al Tutulo estas koncedite danci en la altoj. Amen

Kiu ne dancas tiu ne scias kio okazas. Amen

Mi volas fuĝi kaj volas resti. Amen

Mi volas ornami kaj esti ornamita. Amen

Mi volas esti kunigita kaj volas kunigi. Amen

Domon mi ne havas kad domojn mi havas. Amen

Templon mi ne havas kaj templojn mi havas. Amen

Lampo estas mi por vi kiu min rigardas. Amen

Spegulo estas mi por vi kiu min rigardas. Amen

Pordo estas mi por vi kiu ĉe mi frapas. Amen

Vojo estas mi por vi, trairanto. Amen


Ĉar la konceptoj odoras ebionismon, eble la himnantaro estas kristana palestina hebrea komunumo.

Aliaj apokrifaj rakontoj ignoras la ŝafidan viandon kaj ĝin anstataŭigas per fiŝo: temas pri komunumo “Nazarea”, kies asketismo puŝis la konfesianojn ne manĝi viandon kaj ne trinki vinon. Spuron de tiu tendenco oni povas konstati en pentraĵo en la, origine iniciatita de Gotoj, Baziliko hodiaŭ nomata Sant' Apollinare Nuovo (Sankta Apolinaro Nova), en Raveno (Italio): tie estas reprezentata la “vespermanĝo pura”.