Latifundio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Latifundio (el la latina latifundĭum) estas grandskala bieno. La etendaĵo necesa por konsideri latifundian ekspluatadon dependas de la kunteksto: en Eŭropo latifundio povas havi kelkcent hektarojn. En Latinameriko ĝi povas facile superi dek milon.

Koncerne propraĵon, ĝi egalas al granda agrara proprieto; sed ne nepre posedaĵo kaj ekspluataĵo koincidas: La ekspluataĵo povas esti formata el diversaj propraĵoj de malsamaj posedantoj (luado, kunlaboraj aŭ aliaj tipoj de kooperativoj aŭ asocioj) kaj propraĵo povas esti dividita en plurajn bienojn kaj parcelojn, krom esti ekspluatata de malsamaj entreprenistoj agrikulturaj, ambaŭ rekte aŭ nerekte (per luantoj).

Latifundioj estis formitaj pro historiaj kaŭzoj, precipe koincidante kun milita konkero kaj koloniigo (en la formado de Romio, en la ĝermanaj invadoj, en la hispana Rekonkero, en la Eŭropa koloniigo de Ameriko de la 16-a jarcento, ktp .) aŭ ekonomia soci-politikaj ŝanĝoj (en la feŭdismo de orienta Eŭropo de la 14-a ĝis 18a jarcentoj, en la britaj ĉirkaŭbaroj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, la kolektivigo de proprietoj en Sovetunio ktp.).

La fizikaj karakterizaĵoj de la tero (ebenaĵoj, valoj, montoj) ankaŭ estis tre gravaj en la evoluo aŭ limigo de latifundismo. Kiel estas evidente, latifundismo pli bone adaptiĝas al ebenaj areoj ol montaj, kiu historie ĉiam superregis propra eta latifundismo pro la malfacilaĵoj kiujn prezentas la reliefo.