Latinlingva literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marko Tulio Cicerono denuncas Katilinon

Latina literaturo estas literaturo, kiu havas tre specifan malvolviĝon kaj historion: ĝi komenciĝis en la 3a jc a.Kr. kiel nacia literaturo, grandparte nur imitante la Grekan. Sed jam depost la 2a aŭ 3a jc p.Kr. la klasika Latina ne plu estas gepatra lingvo, sed tamen daŭre restis uzata. Iom post iom la Latina literaturo fariĝis fenomeno tipe internacia: ĝiaj verkistoj estis devenaj el plej diversaj lingvejoj kaj popoloj, eĉ el Nord-Amerikaj Indiano-triboj.

Ne malprave, la Latina ekhavis la kromnomon "Patra lingvo de Eŭropo" - ĉar ĝi dumlonge estadis nenies "Patrina lingvo".

Antologio Latina

Jen projekto multjara de Gerrit Berveling por iom diskonigi ĉi tiun literaturon. Antaŭgustumi vin lasas jam El tiom da jarcentoj, kvankam nur poezie. Vidu ĉe Antologio Latina.

La komenciĝo

La verkado en la Latina lingvo komenciĝis en Romo en la tria jc a.Kr.

  • El la plej frua periodo datiĝas la kanto de la Fratoj Arvalaj.
  • Komenciĝas la Latina literaturo per la Greko Livio Androniko, kiu faris tradukon de la Odiseado en saturnaj versoj.
  • Tuj poste sekvis la unua latinlingva epopeo: La Punika Milito de Gneo Nevio.
  • Pli moderna, en la senco ke li vidis kaj sekvis la signojn de la tempo: li adaptis por sia verkado la heksametrojn el la Greka poezio de Homero kaj poste: Kvinto Enio. Li verkis epopeon, la Analoj. Mem Enio estis trilingva: krom la Latina kaj la Greka ankaŭ en la Oska lingvo li povis verki. La Analoj nur cedis poste por la Eneado de Vergilio.
  • La plej unuaj gravaj aŭtoroj, kies verkoj postrestas preskaŭ komplete, estas Plaŭto kaj Terencio, du teatro-verkistoj, komediistoj, kies influo restis giganta tra la epokoj. Terencio ekzemple en Mezepoko estis instigo por Hrosvita de Gandersheim. Plaŭto specife en la Renesanco inspiris multlingvajn aŭtorojn.
  • El ege frua periodo restas al ni fragmentoj de la Leĝoj de la Dekdu Tabuloj, kiuj iasence fariĝis bazo por la posta Romia Juro.
  • Tiugeneracie, Gajo Lukilio montras alian ĝenron: la satiro, t.e. miksaĵo de prozo kaj poezio. Ankaŭ de liaj verkoj restas nur fragmentoj, kvankam jam ampleksaj.
  • La unua Latina aŭtoro, kiu verkis proze kaj de kiu verkojn ni posedas, estas Marko Porcio Katono: Pri Agrikulturo. Ankaŭ versoj: multaj distiĥoj proverbeskaj.

Kio sekvis estis la

Klasika Periodo

  • Marko Tulio Cicerono (106-43) estas kvazaŭ la patro de la Latina literaturo: li komencis kiel oratoro, faris brilajn paroladojn, eldonis verkojn pri tiu arto de la vorto; poste kiel politikisto li fariĝis eĉ konsulo, sed inter Pompejo kaj Cezaro li ne povis teni sin. Li retiriĝis portempe, ekverkis ĉefe filozofion: tiel li konigis al Romon preskaŭ ĉiun skolon de la Greka filozofio. Postrestas de li ankaŭ amaso da tute intime personaj leteroj, kiuj neniam estis intencitaj por eldono.
  • Kajo Julio Cezaro - granda generalo, brila oratoro; aŭtoro de milit-kampanjaj raportaĵoj.
  • Marko Terencio Varono - la plej granda sciulo de sia generacio.
  • Kajo Salustio Krispo estis la unua serioza historiisto en la Latina.
  • Kornelio Neposo sekvis - poste tre populara ĉe instruistoj, ne tiom ĉe lernantoj.
  • Tito Lukrecio Karo verkis la unuan didaktikan epopeon: La Naturo, brila poezio pri .. atomoj.
  • Kajo Valerio Katulo en la 60aj jaroj de la lasta jc a.Kr. estis unu el la literaturaj novigantoj.

La generacio de imperiestro Aŭgusto

  • Publio Vergilio Marono estas vera kulmina aŭtoro. Belega poezio, granda propagandisto de la kulturpolitiko de Aŭgusto.
  • Kajo Kornelio Gallo - la unua ekzemplo el bedaŭrinde longa listo de aŭtoroj, kiuj ial ne plaĉis al regantoj, kaj kies verkaro pro tio ĉu tute ĉu parte malaperis.
  • Kvinto Horacio Flako - la unua verkanto de mildaj satiroj en pli kutima senco. Brila imitanto de Greka kulturo, kiu eluzis ĉiujn rimedojn de la Grekaj metrikoj.
  • Seksto Propercio - la unua aŭtoro konata pro siaj elegioj en la Latina.
  • Albio Tibulo, same verkisto de elegioj, la unua aŭtoro iom grava en la Latina, kies verkaro komplete estas tradukita en Esperanton.
  • Sulpicia, la unua ina aŭtoro.
  • Publio Ovidio Nazo - tiel populara, dumvive, postmorte, mezepoke, renesancepoke, moderntempe - eble la plej fama elinter ĉiuj... Brile multflanka poeto.
  • Tito Livio, kiu verkis historion pri Romo ekde ĝia origino ĝis lia propra epoko. Niajn bildojn pri tiu historio ni grandparte ŝuldas nur al li.

La postklasika periodo

  • Sekvis ekzemple Fedro kun la fabloj; sekvis Manilio kun sia epopeo didaktika pri astrologioastronomio, kio por ili ofte estis la sama afero; sekvis la filozofo kaj dramisto Seneko; sekvis la verkinto de l' unua kuraĝa romano Satirikono la kortegano Petronio.
  • Iom poste ne plu homoj el Italujo estis la ĉefaj aŭtoroj en la Latina: el Iberio devenis multaj el la precipaj steluloj sekvageneraciaj.
  • Sekvis tuta serio da aŭtoroj de epopeoj: Lukano, Statio, Valerio Flako, Silio Itala; sekvas grandioze brila satira aŭtoro de epigramoj Marcialo kaj de ofte terure ŝokaj satiroj Juvenalo - ni estas en plena epoko de l' Romiaj imperiestroj! - sed samgeneracie ankaŭ vivis multe pli milda, humana Plinio kaj saĝa aĝa Kvintiliano aŭtoro de Retoriko kiu restas aktuala lernilo. Ankaŭ historie tiu generacio estas kronike pentrita: Tacito.
  • La generacio, kiu kvazaŭ enkondukas la transiron al la kristana epoko, liveras kiel plej indajn reprezentantojn: Suetonio, Frontono, Aŭlo Gelio, kaj ĉefe Apulejo.


Nord-Afrika periodo

Transiro

Post kiam la klasika Latina ne plu estis gepatra lingvo, tamen daŭre oni plu verkis en la Latina lingvo, komence ĉar la Latina estis la sola lingvo, kiun en okcidenta Eŭropo oni sciis skribi, poste ĉar per tio oni povis atingi sufiĉe vastan publikon, kutime bone edukitan.

Tuj post la ĥaosiga Popolmigrado kaj la disfalo de la Romia Imperio, ie tie tamen estis homoj, kiuj verkis atentinde.

Karolida Renesanco

Ĉirkaŭ Karolo la Granda okazis vere serioza kultura reviviĝo, kiun oni nomas la Karolida Renesanco, la unua periodo de Mezepoko kiam la kultura nivelo de okcidenta Eŭropo senteble leviĝis.

Kultura elano de la 12a jc

Renesanco

La literatura nivelo denove altiĝis, dum la vaste konata "vera" Renesanco - kaj ĉiam denove daŭre plu verkis aŭtoroj kaj aŭtorinoj en la Latina.

Baroka neolatinismo

Dum baroko en la nov-latina lingvo oni verkis plej gravajn imitaĵojn de la antikva literaturo.

Moderna Tempo

Ankaŭ post tio, kvankam la literatura uzado de naciaj lingvoj grave kreskis, la Latina plu restis uzata, eĉ ĝis en la nuno.